La Vicomté-sur-Rance

komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio

La Vicomté-sur-Rance - jen france, prononco [la vikɔ̃te syʁ ʁɑ̃s], okcitane Kerveskont - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 1 125 loĝantoj sur areo de 4,57 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 246 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Pleslin-Trigavou / Plelin-Tregavoù. La teritorio havas komunan limon kun Pleudihen-sur-Rance kaj Saint-Hélen.

La Vicomté-sur-Rance / Kerveskont
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Pleslin-Trigavou / Plelin-Tregavoù
INSEE kodo 22385 [+]
Poŝtkodo 22690
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 125  (2021) [+]
Loĝdenso 246 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 29′ N, 1° 59′ U (mapo)48.488611111111-1.9822222222222Koordinatoj: 48° 29′ N, 1° 59′ U (mapo) [+]
Alto 35 m [+]
Areo 4,57 km² ( 457 ha) [+]
La Vicomté-sur-Rance / Kerveskont (Côtes-d'Armor)
La Vicomté-sur-Rance / Kerveskont (Côtes-d'Armor)
DEC
La Vicomté-sur-Rance / Kerveskont
La Vicomté-sur-Rance / Kerveskont
Situo de La Vicomté-sur-Rance / Kerveskont
La Vicomté-sur-Rance / Kerveskont (Francio)
La Vicomté-sur-Rance / Kerveskont (Francio)
DEC
La Vicomté-sur-Rance / Kerveskont
La Vicomté-sur-Rance / Kerveskont
Situo de La Vicomté-sur-Rance / Kerveskont

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Vicomté-sur-Rance [+]
vdr

Heraldiko redakti

  Blazono france Écartelé : au premier et au quatrième contre-écartelé d'argent et de sable au lambel de quatre pendants de l'un en l'autre en chef, au deŭième et au troisième d'or au chef endenté de sable.
esperante Kvarpartigita : la unua kaj la kvara kvarpartigitaj ŝaktabule arĝenta kaj nigra kun tribaza lambelo kape, la dua kaj tria oraj kun nigra dentethava kapo
Detaloj

Tiu blazono estis portita de la vicgrafoj de la Bellière el la familio Ragunel.

Historio redakti

En la 13-a jarcento, la nuna teritorio de La Vicomté estis ligita al la lando de Dinan. La nobeloj el la familioj de Dinan kaj poste de Raguenel distingiĝis sur multaj batalkampoj kaj starigis de la 13-a ĝis la 15-a jc la kastelon de La Bellière. Tiphaine Raguenel, edziniĝis en 1361 al bretono devenanta de la regiono de Broons, la fama Bertrand du Guesclin, kiu fariĝis konestablo de Francio, post militado tre malproksime de sia naskiĝa Bretonio.

La Vicomté-sur-Rance estis subparoĥo de Pleudihen dediĉita al sankta Anna.

  • 1870 : altigita al paroĥo post la konstruado de la nuna preĝejo farita de la loĝantoj, tute pagita de la fideluloj, pro tio estas la skribo super la porĉo Église bâtie par la foi des habitants (esperantlingve "Preĝejo konstruita per la kredo de ties loĝantoj")
  • 1877 : altigita al komunumo. Ekde la 6-a de aŭgusto 1876, la municipa komsilio de Pleudihen "kaj la plej impostpagantoj" laŭ la tiamaj kutimoj, konsiderante la grandan klopodon de la loĝantoj por la konstruado de la preĝejo, de pastrejo, de unuagrada lernejo, pozitive respondis al la peto de la loĝantoj pri la partigo de La Vicomté, kiu fariĝis memstara komunumo kun la nomo La Vicomté-sur-Rance en 1978 (kontrolenda dato).

Ĝi estis la unua komunumo de departemento Côtes-d'Armor, kiu surhavas la aldonaĵon "sur Rance". Estas multaj vojoj, kiuj iras al la rivero [[Rance], ni citu Molgrève, Le Prat, la ponto de Lessard, Lyvet, Foumoy, Le Chatelier.

 
La haveno de Lyvet

Lokoj kaj monumentoj redakti

  • kastelo de Bellière, 12-a, 15-a kaj 17-a jarcento
  • muelejo de Prat, fine de la 15-a jc, komence de la 16-a jc

La tajdomuelejo de Prat povus datiĝi de la fino de la 15-a jc aŭ komence de la 16-a, se ĝi ne estas samtempa kun la kastelo de la Bellière, tio estas de la 13-a jc. Ekde la 13-a jc, la nobeluloj el la familioj de Dinan (Raguenel) distingiĝis sur multaj batalkampoj kaj starigis de la 13-a ĝis la 15-a jc tiun fortreson. Ido el la familio Raguenel, Thiphaine, vivis en tiu kastelo kaj fariĝis la unua edzino de Bertrand du Guesclin (1320 - 1380). La feŭdo La Bellière estis en la Malnova Mezepoko unu el la plej potencaj en la regiono, kun rajto pri alta kaj malalta juĝado.
La muelejo de Prat dependis de tiu feŭdo, estis do publika muelejo, tio estas sur difinita teritorio, "la banlieue", iu nombro da loĝantoj estis devigitaj mueli sian grenon per tiu muelejo, kaj ne per alia. La "salajro" de la muelisto estis ĝenerale deksesono de la grenpezo.
Ekde la fino de la 19-a jc, la malrapida morto de la muelejo komencis. La muelejo konservis siajn tegmentojn ĝis post la dua mondmilito, sed iom post iom truoj aperis plirapidigante ĝian nebremseblan ruiniĝon.
En 1994, La Vicomté-sur-Rance decidis akiri la lokon de la muelejo de Prat kun la 4,5 hektaroj da arbkovritaj klifoj ĉirkaŭ ĝi. Ekde 1995, asocio kreiĝis por helpi la klopodojn de la urbo cele al la restaŭro de la muelejo.
La asocio « Moulin du Prat » tiam komencis purigi la ĉirkaŭaĵon de la muelejo. Ĝi konstruigis piediran pado inter la golfeto de Morgrève situanta almonte de la muelejo, kruta pado, kiu feliĉigas la naturmarŝantojn. En septembro 2001, komencis la laboro de la masonistoj, ĉarpentistoj, lignaĵistoj, tegmentistoj, elektristoj, plumbistoj, kiuj sin sekvis dum naŭ monatoj.
Per ŝoveliloj kaj pioĉoj, volontuloj sukcesis retrovi la akvofluejon de la lago al la rivero Rance.
Ili sukesis elŝlimigi la restaĵojn de la malnovaj meĥanismoj, kiuj dormis sub 3-metra ŝlimo : padelrado, gisa ŝpinrado, ŝtuparo, kiu malsupreniras al la unua malata ĉambro, malnovaj muelŝtonoj.
La 29-an de junio 2002, la muelejo estis inaŭgurita. Komence de 2006, la refunkciigo de la muelsistemo interne de la muelejo, kio estas la animo de la muelejo, markis la finon de ĝis restaŭro.
De tiam, la muelejo akceptas vizitantojn, kiuj ŝatas malnovajn ŝtonojn kaj kamparan heredaĵon, lernejanojn okaze de "malkovraj eliroj", naturmarŝantojn ... Ĝi ofertas lokon por kunvenoj, kolokvoj en escepta ĉirkaŭaĵo.
Ĉiusomere fest-noz okazas kun dancoj, kolbasaj salkrespoj, sonluma spektaklo vespere borde de rivero Rance.
La muelejo akceptas ankaŭ verkojn de lokaj artistoj.

Sur la altaĵoj de La Vicomté, en la kamparo, preskaŭ ĉe la limo kun Saint-Helen, vi povos malkovri la retaĵojn de galeritombo. Tiu galeritombo proksimume longa je 12 metroj estas parte falinta. La origino de tiu konstruaĵo estas taksita en la neolitika erao, 4000 aŭ 5000 jarojn antaŭ nia erao.

Elstaruloj ligitaj al La Vicomté-sur-Rance redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti