Le Manoir du diable

Le Manoir du diable (esperante La Palaco de la Diablo) estas franca muta filmo el la jaro 1896. En Britio estis la filmo eldonita kun nomo The Devil's Castle kaj en Usono kun nomo The Haunted Castle.

Le Manoir du diable

La filmo Le Manoir du diable
mallonga filmo
Originala titolo Le Manoir du diable, The Devil's Castle
Originala lingvo sen valoro
Kina aperdato 1896
Ĝenro horora filmo, spekulativa filmo, muta filmo, ghost film
Kameraado Georges Méliès
Reĝisoro(j) Georges Méliès
Produktisto(j) Georges Méliès
Scenaro Georges Méliès
Rolantoj Jeanne d'Alcy • Georges Méliès
Produktinta firmao Star Film Company
IMDb
vdr

Resumo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo komenciĝas per alflugo de granda vesperto en la kastelon. La niktalo ŝanĝiĝos al satano, kiu elsorĉas kaldronon kaj helpanton danke al kiuj li kreas virinon. Satano poste malaperigas kaldronon, helpanton kaj sin mem kaj li atendas alvenon de homoj.

En la kastelon eniras du kavaliroj, helpanto de satano timigas ilin tiom, ke unu el ili foriras. La dua kavaliro restas kaj li iĝas viktimo de trukoj de satano. Fine la kavaliro forpelas satanon per kruco, kiun li trovis sur la muro.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.