En Greka mitologio, la historio de Leda kaj la cigno rakontas ke Heleno de Trojo estis koncipita per unuigo de Zeŭso maskovestita kiel cigno por trompi kaj amori kun Leda, reĝino de Sparto. Ŝi estis same patrino de Kastoro kaj Polukso, el Zeŭso, kaj de Klitemnestro, el sia edzo Tindaro, la reĝo de Sparto. En la versio de W.B. Yeats, oni sugestas, ke Klitemnestro, kvnakm filino de Tindaro, estas traxumatigita pro tio kion la cigno faris al ŝia patrino. Laŭ multaj versioj de la historio, Zeŭso prenis la formon de cigno kaj rabis kaj perfortis Ledan la saman nokotn ŝi dormis kun sia edzo la reĝo Tindaro. En kelkaj versioj, ŝe demetis du ovojn el kiuj eloviĝis la filoj. En aliaj versioj, Heleno estis filino de Nemezo, la diino de legitima kolero kaj punisto de senkoraj amantoj.

Leda kaj la cigno, kopio de la 16a jarcento laŭ perdita pentraĵo de Michelangelo (Nacia Galerio (Londono))