Leoben

urbo en Aŭstrio

Leoben estas universitata urbo kaj ekonomia centro en Aŭstrio, en la federacia lando Stirio. Cetere ĝi estas la plej granda urbo en la regiono Supra Stirio.

Leoben
la katolika paroĥa kirko Sankta Maria
la katolika paroĥa kirko Sankta Maria
la katolika paroĥa kirko Sankta Maria
komunumo de Aŭstrio • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Aŭstrio
Fed. lando Stirio
Regiono Supra Stirio (Hochsteiermark)
Distrikto distrikto Leoben
Poŝtkodo 8700
Aŭtokodo LE
Telefonkodo 03842
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 24 645  (2018) [+]
Loĝdenso 228 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 23′ N, 15° 6′ O (mapo)47.38166666666715.097222222222Koordinatoj: 47° 23′ N, 15° 6′ O (mapo) [+]
Alto 541 m [+]
Areo 108 km² (10 800 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Leoben (Stirio)
Leoben (Stirio)
DEC
Leoben
Leoben
Situo de Leoben
Leoben (Aŭstrio)
Leoben (Aŭstrio)
DEC
Leoben
Leoben
Situo de Leoben

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Leoben [+]
vdr

Situo redakti

Leoben situas en valo laŭ Muro (rivero), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Vieno-Villach.

Historio redakti

La unua mencio okazis en 904 en formo "Liupina". En 1314 ĝi menciiĝis, kiel komercejo pri fero kaj tiutempe ĝi urbiĝis. En 1797 tie okazis packontrakto inter francoj kaj aŭstroj, tamen la francoj okupis la urbon en 1805.

 
La malnova urbodomo de Leoben

Vidindaĵoj redakti

  • La skulptaĵo "la dancanta ministo" estas skulptaĵo, kiu montras ministon kvazaŭ-ŝvebante super strato en la antaŭurbo Waasen. Ĝi plialtigu la atraktivecon de la sufiĉe nepopulara urboparto Waasen.
  • La ĉefplaco de Leoben estis dezegnita de la fama arkitekto Boris Podrecca kaj (re-)konstruita en la jaro 1997. Ekde la rekonstruo aŭtoj ne estas permesataj veturi tie. Sur la placo troviĝas multaj kafejoj kaj glaciaĵejoj. Ankaŭ la butikcentro estas proksima al la ĉefplaco.
  • La malnova urbodomo estis konstruita en la jaro 1485 kaj uzata kiel seĝo de la urba registaro ĝis 1973. Okaze de la vizito de imperiestro Karolo la 6-a oni aldonis al la fronto de la konstruaĵo ĉiujn blazonojn de la tiama Habsburg-regno, kiuj estas plu videblaj. Nuntempe troviĝas tie superbazaro, hotelo, kaj kongresejo.
  • La urbocentra kirko estis konstruita en la jaroj 1960-65 fare de la jezuitoj sub la gvido de konstruisto Pietro Francesco Carlone. Post kiam la jezuita ordeno forlasis la urbon en la jaro 1777, troviĝis tie gimnazio. Ĝi translokiĝis al alia konstruaĵo en la jaro 1811 kaj ekde tiam estis tie la urbocentra kirko de la katolika eklezio. La frubaroka konstruaĵo estas sufiĉe bone konservita, sed renovita en la jaroj 2009-2011.
  • La kolono omaĝe al la viktimoj de pesto estis dezegnita de la aŭstria skulptisto Johann Jacob Schoy kaj konstruita en 1978. La kolono estas flankita de ses figuroj de sanktuloj. Ĝi troviĝas sur la Leoben-a ĉefplaco.
 
Skulptaĵo "la dancanta ministo" en Leoben

Edukado redakti

En la urbo ekzistas 8 infanĝardenoj: Unu en la urbocentro, du en la urboparto Donawitz, unu en Lerchenfeld, unu en Judendorf kaj unu en Göss.[1] Aldone ekzistas 2 infanĝardenoj tenitaj de sendependa religia organizo. La urbo ofertas kvin bazajn kaj du mezajn lernejoj. Cetere ekzistas du gimnazioj: La nova kaj la malnova gimnazio. La spaco en la malnova, kiu fondiĝis en la jaro 1962[2], ne plu sufiĉis dum 1975 pro tro granda kvanto de lernejanoj, pro tio oni konstruis la novan gimnazion. La unuaj lernejanoj abituriĝis tie en 1978. La urbo estas vaste konata pro la "Montuniversität Leoben", universitato pri teĥnologio kaj montscienco, fondita tie pro la longa historio de minindustrio kaj montscienco en Leoben. La universitato estas la plej granda siaspeca en Eŭropo, ĝi havas 3.659 studentojn.

Esperanto en Leoben redakti

Dum la jaro 1893 en Leoben fondiĝis la unua Esperanto-klubo en Stirio.[3]

Gefiloj redakti

Ĝemelurbo redakti

Referencoj redakti

  1. [1] Arkivigite je 2015-02-28 per la retarkivo Wayback Machine Informpaĝo pri publikaj infanĝardenoj en Leoben (nur germanlingva).
  2. [2] Resumo de la historio de la malnova gimnazio Leoben sur ĝia retpaĝo.
  3. [3] Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine Teksto pri la historio de la Esperanto-movado en Stirio sur la retejo de la Aŭstria Esperanto-Federacio.
 
La frubaroka urbocentra kirko en Leoben.
 
ĉefplaca kolono omaĝe al la viktimoj de pesto
 
riverbordo de Leoben
 
ĉefplaco domo de la 16-a jarcento

Eksteraj ligiloj redakti