Leone Leoni (ĉ. 1509 – 22a Julio 1590) estis itala skulptisto de internacia konsidero kiu veturis en Italion, Germanion, Aŭstrion, Francion, la tiam hispanan Nederlandon kaj Hispanion. Leoni estis konsiderita la plej fajna el la medalistoj de la Cinquecento.[1] Li konstruis sian reputacion per komisioj kiujn li ricevis el la monarkoj de la dinastio de Habsburgoj nome Karlo la 5-a kaj Filipo la 2-a (Hispanio). Lia kutima medio estis bronzo, kvankam li laboris ankaŭ en marmoro kaj alabastro, gravuritaj gemoj kaj probable lasis kelkajn finigitajn verkojn en vakso (en kio multaj el liaj skulptaĵoj estis modelitaj), same kiel li dezajnis monerojn. Li ĉefe produktis portretojn, ĉefe de la hispanaj, kaj ankaŭ de la aŭstraj, Habsburgoj.

Leone Leoni
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1509 (1509-01-01)
en Menaggio
Morto 22-an de julio 1590 (1590-07-22) (81-jaraĝa)
en Milano
Okupo
Okupo artkolektanto • skulptisto • medalisto • oraĵisto
vdr
Karlo la 5-a de Leone Leoni, Prado.

Notoj redakti

  1. James J. Rorimer en The Metropolitan Museum of Art Bulletin 26. 4 (Aprilo 1931), p 88

Eksteraj ligiloj redakti