Letargio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Torporo . |
En medicino, letargio[1] (latine lēthargia) estas stato de laceco kaj senenergieco.
Letargio | |
---|---|
sindromo • simptomo aŭ signo | |
KIM-10 | R53 |
Priskribo redakti
Letargio estas la simptomo de daŭra stato de laceco kaj manko de energio. Ĝi ofte okazas kune kun deprimo, malpliiĝo de motivado, aŭ apatio.
Kaŭzoj redakti
Letargio povas esti normala aŭ patologia.
Normale, letargio estas la normala respondo al manko de dormo, trolaborado, fizika aŭ mensa trostreĉo, aŭ netaŭga nutro. Tia normala letargio ofte simple dissolviĝas post ripozo, dormo, aŭ taŭga nutro.
Kelkaj drogoj, aŭ kombinaĵoj de medikamentoj, drogoj, kaj alkoholo, povas kaŭzi letargion.
Patologie, letargio povas esti simptomo de diversaj malsanoj.
Etimologio redakti
La termino letargio devenas de la helena vorto ληθᾰργῐ́ᾱ lēthargíā “dormemo”.