Mária Egri
EGRI Mária aŭ Egry Mária estis hungara aktorino naskita en Nagyenyed la 15-an de aŭgusto 1914; ŝi mortis la 10-an de decembro 1993. Ŝia origina familia nomo estis Egre, ŝia familia pli nova nomvarianto estis Egry, ŝia edzo estis Emil Martonffy.
Mária Egri (Egry) | |
---|---|
Mária Egri (maldekstre) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Egre Mária |
Naskiĝo | la 15-an de aŭgusto 1914 en Nagyenyed (Hungara reĝlando) |
Morto | la 10-an de decembro 1993 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Emil Martonffy |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Kariero redakti
Maria Egre frekventis katolikan mezlernejon en Eger, poste ŝi lernis jaron en Universitato Ferenc József, fine ŝi akiris aktoran diplomon. Ŝi ludis en 1932–33 en Teatro Magyar, inter 1934–1937 en Teatro Belvárosi, en 1937–38 en Művész Színház. Inter 1935 kaj 1944 ŝi ricevis plurajn filmrolojn.
En 1940 ŝi edziniĝis. Depost la 2-a mondmilito ŝi forlasis la scenejon.
El ŝiaj teatraj roloj redakti
- Suzanne (Benatzky: Esernyős király);
- Darinka (Tamás I.: Aranyhal);
- Abigail (Scribe: Egy pohár víz).
El ŝiaj filmaj roloj redakti
- Az új földesúr (1935) - Ankerschmidt Eliz
- Varjú a toronyórán (1938) - Domokos Lenke (vidu la foton!)
- Egy pofon, egy csók (1944) - Gizike
Fontoj redakti
- Magyar Életrajzi Lexikon
- [1]
- hungara biografio kun foto