Márton Özséb Fermendzsin

FERMENDZSIN Márton Özséb (fermendĵin) estis hungara franciskano, historiisto naskita en Vinga la 20-an de septembro 1845 kaj mortinta en Nasic la 25-an de junio 1897.

Márton Özséb Fermendzsin
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1845 (1845-09-20)
en Vinga
Morto 25-an de junio 1897 (1897-06-25) (51-jaraĝa)
en Našice
Lingvoj latina
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiisto • historiisto de kristanismo
vdr

Kariero redakti

Fermendzsin finis la universitaton de Vieno kiel franciskano. Poste li estis teologia instruisto en Baja, de 1882 domestro same tie, pli poste ĝenerala konsilanto de Francisk-ordeno en Romo. La generalo de ordeno nomumis lin jarlibroredaktoro. Li esploris, studis dum 15 jaroj en bibliotekoj de Italio, Hungario, Galicio, Bosnio, Albanio, Dalmatio kaj Palestino. Liaj fonteldonaĵoj estas valoraj ne nur eklezie, sed ankaŭ pro iliaj popolkona kaj kulturhistoria vidpunktoj.

Verkoj redakti

  • Annales minorum (XXV. Quaracchi, 1886);
  • Acta Bulgariae ecclesiastica (Zágrábiae, 1887);
  • Acta Bosnae… ecclesiastica… (Zágrábiae, 1892).

Fonto redakti