La majoa lingvo, hispane Mayo, apartenas al la jut-azteka lingvaro. Ĝi estas la tradicia lingvo de la majooj, kiuj vivas en la sudo de la subŝtato Sonora kaj en la nordo de la najbara subŝtato Sinaloa de Meksiko. Tamen laŭ la retejo ethnologue (vidu la referencon) nun nur 33 000 el la sume proksimume 100 000 etnanoj plu parolas la majoan lingvon. Sub la "Leĝo de Lingvaj Rajtoj," la majoa estas agnoskita kiel "nacia lingvo" kune kun 62 aliaj indiĝenaj lingvoj kaj la hispana, kiuj ĉiuj havas la saman validecon en Meksiko.

Majoa
lingvo • moderna lingvo
Cahitan
Parolata en centra Meksiko (subŝtatoj Sonora kaj Sinaloa)
Parolantoj 39 000
Denaskaj parolantoj 32 900 (2000)[1]
Fremdlingvo / dua lingvo por ne konatas
Lingva statuso 5 krize endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 Neniu
  ISO 639-3 mfy
  Glottolog mayo1264
Angla nomo Mayo
Franca nomo mayo
vdr

Morfologio redakti

Mayo estas aglutina lingvo, en kiu vortoj uzas sistemon de sufiksoj por diversaj celoj kun pluraj morfemoj "kungluataj".

Referencoj redakti

  1. laŭ la retejo ethnologue.com, 17-a eldono, 2013, laŭ informoj de la nacia prilingva statistika instituto INALI