Malpica de Tajo estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Malpica de Tajo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko de Torrijos
Poŝtkodo 45692
Retpaĝaro Malpica de Tajo
Politiko
Urbestro Jesús Cedena Sanchez-Cabezudo
Demografio
Loĝantaro 2 120  (2010)
Loĝdenso 26,5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 54′ N, 4° 33′ U (mapo)39.9-4.5494444444444Koordinatoj: 39° 54′ N, 4° 33′ U (mapo) [+]
Alto 398 m [+]
Areo 80 km² (8 000 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Malpica de Tajo (Hispanio)
Malpica de Tajo (Hispanio)
DEC
Malpica de Tajo
Malpica de Tajo
Situo de Malpica de Tajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Malpica de Tajo [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Malpica de Tajo en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Malpica" povus deveni el adverbo latina MALE (malbone) kaj la participo ina PICTAM, de la verbo PINGO, 'pentri aŭ farbi', kio igus 'malbone pentrita', 'malbone farbita' aŭ 'malbone ornamita'. Eblas ankaŭ versio pri mikso de antaŭromia radiko *mal, 'roko', kaj participo latina, kio igus 'pentrita roko'.[1] Tiu teorio baziĝas sur apero en dokumento de 1240 kiel Malpicta.[2] Aliaj fakuloj, studante toponimion similan, indikas version devenan el adjekto en latino MALVS, 'malbona', kaj la verbo picar (piki).

La komplemento rilatas al fakto ke la vilaĝo troviĝas borde de la rivero Taĵo.

Alia interpreto sugestas ke la nomo de Malpica devenas de planto samnoma, jam neuzata sed ofta ĝis la 17a jarcento. Ĉar tiu nomo ekzistas ankaŭ en aliaj lokoj same nomataj "Malpica", tio sugestas nomon alude al media elemento, kaj tiu versio ŝajnas pli simpla kaj rekta, do ankaŭ pli probabla.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Malpiqueños. La censita populacio en 2010 estis de 2.120 loĝantoj kaj la denseco estas de 26,5 loĝ/km².

Situo redakti

Malpica de Tajo estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la centrokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 398 m; je 51 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 160,3 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°54′0″ N 4°32′58″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta «sur ebenaĵo dekdtre de la rivero Taĵo»[3] ĉe Talavera de la Reina. Ĝi apartenas al la komarko de Torrijos kaj limaj kun la municipaj teritorioj de Cebolla kaj Mesegar de Tajo norde, El Carpio de Tajo oriente kaj sude, San Martín de Pusa sude kaj La Pueblanueva okcidente, ĉiuj de la provinco de Toledo.

La klimato estas kontinenta, mildigita de la medio. En la teritorio hegemonias makiso kaj kultivoj. Krom la rivero Taĵo, fluas ankaŭ la rivero Pusa kaj la rojo Cedena, alfluantoj de la unue menciita.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Situanta strategie meze inter Toledo kaj Talavera de la Reina, la loko lastajn jarojn starigis industrian povon, fokuze ĉefe sur la agrikulturo, furaĝoj kaj irigacio. Elstaras ankaŭ la vitejoj ĉe la rivero Taĵo kiu produktas bonkvalitajn vinojn kiaj fama "Señorío de Malpica". Elstaras ankaŭ la produktado de olivoleo.

Historio redakti

De nekonata deveno, sed jam ekzistanta en tempo de la romianoj. Krom ties apero en la menciita dokumento de 1240, aperas en aliaj kiej en tiu de konfirmo de la dono fare de Pedro la 1-a de la Senjorlando de Valdepusa al Diego Gómez, ĉefa notario, la 26an de majo de 1357, kie legeblas «... denos la justiçia en el señorío de Valdepusa, término de Talauera, que comienza desde el Alcanchal fasta en el río de Tajo, asy como parte con Mal pyca...»[4]

En 1599 oni kreis la titolon de markiso de Malpica laŭ ordono de Filipo la 3-a por don Pedro Barroso de Rivera, iĝante Malpica ĉefurbo de tiu senjorlando.

Monumentoj kaj interesaĵoj redakti

 
Kastelo de Malpica.
  • Kastelo de Malpica: de la 14a jarcento.
  • Preĝejo de Sankta Petro Apostolo.
  • Ermitejo de Sankta Sebastiano: de la 19a jarcento.
  • Ponto super la rivero Taĵo: konstruita fine de la 19a jarcento, el betono kaj centra arko el fero, sur ok cirklaj pilieroj el betono.
  • Arkeologia kuŝejo de Las Tamujas.
  • Fonto de la tri ŝprucoj, situanta ĉe la enirejo al la vilaĝo, borde de la rivero Taĵo.

Festoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Retejo de Malpica de Tajo

Notoj redakti

  1. García Sánchez, Jairo Javier, Toponimia mayor de la Tierra de Talavera, 1998, Excmo. Ayuntamiento de Talavera de la Reina, ISBN 84-88439-70-9.
  2. Archivo Histórico Nacional de España, Órdenes Militares, carpeta 442, 34.
  3. Pascual Madoz, Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, Madrid, 1846-1850, Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti, Vol. XI, paĝo 115
  4. Municipa Arkivo de Talavera de la Reina, dok. 12, dos. 50.

Vidu ankaŭ redakti