Marketro (aŭ ligna intarsio, inkrustaĵo) estas inkrustita ligno per mozaiko el multekosta ligno, perlamoto, hidrargo, vakso ktp. ekz. ebona tablo marketrita per testudaĵo. La marketrado estas ornama metodo uzata ĉefe je lign-objektoj, elformiĝinta en la antikva Egipto, disvastiĝinta per la araboj en tuta Eŭropo.

Marketro montranta lupon

Laŭ Francisko Azorín Marketro estas Ornamo farita per inkrusto de diversspecaj lignoj, metaloj, eburo aŭ ŝtonoj en lignaj supraĵoj de mebloj.[1] Li indikas etimologion el la greka mark (bordaĵo). Kaj li aldonas la terminojn marketrio, marketrarto, marketristo, marketrejo.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 132.
  2. Azorín, samloke.