Mateo (Bulonjo)

Mateo, Grafo de Bulonjo, ankaŭ konata kiel Mateo de Alzaco (1137-1173), estis la dua filo de Teodoriko (1099-1168)[1], Grafo de Flandrio, kaj Sibila de Anĵuo (1112-1165)[2]. Mateo perforte forrabis la monaĥinon Maria de Bulonjo, filino de Stefano, reĝo de Anglio, kaj devigis ŝin al edziniĝo, postulante la titolon "jure uxoris"[3] kiel Grafo de Bulonjo en 1160. La perfortita geedziĝo ne kalkulis je la apogo de la eklezio kaj finfine ĝi nuliĝis en 1170, tamen, li plue regis kiel grafo ĝis siaj lastaj jaroj.

Mateo de Alzaco
Grafo de Bulonjo
Persona informo
Naskiĝo 1137
Morto 25-an de julio 1173 (1173-07-25)
en Neufchâtel-en-Bray
Mortis per mortis en batalo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Dinastio de Loreno vd
Patro Thierry of Lorraine, Count of Flanders vd
Patrino Sibylla of Anjou vd
Gefratoj Laurette of Flanders • Margaret I, Countess of Flanders • Gertrude of Flanders, Countess of Savoy • Pieter van Vlaanderen • Philip I vd
Edz(in)o Eleanor, Countess of Vermandois • Maria de Bulonjo vd
Infanoj Matilda of Flanders • Ida, Countess of Boulogne vd
Profesio
Okupo feudatory • aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mateo kaj Maria havis du infanojn: Ida, Grafino de Bulonjo (1160-1216)[4], kaj Matilda de Bulonjo (1170-1210), Grafino de Flandrio[5]. Matilda edziniĝis al Henriko la 1-a, Duko de Brabanto (1165-1235). En 1171, Mateo edziĝis al Eleanor, filino de Ralfo la 1-a, Grafo de Vermandois, kaj ili havis filinon kiu vivis mallongatempe.

Mateo estis apoganto de Henriko la juna reĝo (1155-1183), kaj interŝanĝe li ricevis propraĵojn en Anglio. Li mortis dumbatale en la sieĝo de Trenton, nuna Neufchâtel-en-Bray[6], en la ribelo de 1173-1174 kun la filoj de Henriko la 2-a (1133-1189), sub la komando de Filipo la 2-a (1143-1191), Grafo de Flandrio[7]. Vundita de arbalesto, li neniam resaniĝis.

Referencoj redakti

  1. Flanders and the Anglo-Norman World, 1066-1216, Eljas Oksanen
  2. Gathering Leaves, D. M. DeBacker
  3. Jure uxoris: latina esprimo referencante la rajton de viro kiu edziĝis al virino detenanta titolon.
  4. The English and Their Legacy, 900-1200: Essays in Honour of Ann Williams, David Roffe
  5. Memory and Gender in Medieval Europe, 900-1200, Elisabeth M. C. Van Houts
  6. La sculpture flamboyante en Normandie et Ile-de-France, Jacques Baudoin
  7. Viator. Medieval and Renaissance Studies, University of California, Los Angeles


Antaŭe:Grafo de BulonjoPoste: 
Maria de Bulonjo10701173Ida de Bulonjo