Meretrico de Babilono

La meretrico de Babilonomalĉastistino de Babilono estas unu el la roluloj kiuj aperas en la lasta libro de la Biblio nomata Apokalipso, pli konkrete en la ĉapitroj 17 kaj 18. Ĝi estas ligata al la Antikristo kaj la besto de la Apokalipso pro ĝia rilato al la regno de la sep kapoj kaj dek kornoj.

Meretrico de Babilono
homa biblia persono • alegorio
Verko Revelation 17
Revelation 18
Informoj
Originala nomo Βαβυλὼν ἡ μεγάλη, ἡ μήτηρ τῶν πορνῶν καὶ τῶν βδελυγμάτων τῆς γῆς
Sekso ina
Edukejo sen valoro
Okupo prostituito
vdr
La meretrico de Babilono rajdas sur la sepkapa besto (rusa gravuraĵo de la 19a jarcento).

La meretrico aperas en Apokalipso 17:1-2 kiu estas priskribita kiel:

Citaĵo
 Kaj unu el la sep anĝeloj, havantaj la sep pelvojn, venis kaj parolis kun mi, dirante: Venu ĉi tien, mi montros al vi la juĝon de la granda malĉastistino, kiu sidas sur multaj akvoj; 2 kun kiu la reĝoj de la tero malĉastis, kaj la loĝantoj sur la tero ebriiĝis per la vino de ŝia malĉasteco. 

La interpreto kiun faras kelkaj biblistoj sugestas ke temas pri la surtera Jerusalemo kiu kontrastas kun la Nova Jerusalemo kiu aperas en la fino de la libro Apokalipso. La sep montetoj sur kiuj ĝi sidas estas la sep montetoj de Jerusalemo. La falo de Babilono laŭ la libro, la loko kaj la detruado de Jerusalemo en la jaro 70 p.K. La vestoj de la virino similas al tiuj de la Alta sacerdoto de la Templo de Jerusalemo (Eliro 28:6)

Pluraj profetoj de la Malnova Testamento (Jesaja 1:21, Jeremia 2:20 kaj 3:1-11, Jeĥezkel 16:1-43 kaj en la Nova Testamento en Galatoj 4:25, mencias la malfidelaĵojn de Jerusalemo kiel prostituado. Aliflanke, Jesuo mem atribuis la elverŝitan sangon de la profetoj kaj sanktuloj (Mateo 23:24-37) a la Fariseoj de Jerusalemo uzante la saman frazon preskaŭ same en Apokalipso 17:6 kaj 18:20.

En la 16a jarcento en la epoko de la Reformacio Marteno Lutero kaj Johano Knokso konsideris la Katolikan Eklezion kiel la malĉastistinon de Babilono, sed antaŭ ili tiun komparon jam faris Girolamo Savonarola kaj Frederiko la 2-a okaze de la ampleksa kontraŭdiro kontraŭ la papo Gregorio la 9-a. Ankaŭ Danto uzus tiun bildigon en la 19a kanto de sia verko "Infero" pri la kritiko al la oficiala gvidilo de Roma.