Metodo (nomo)

apartigilo
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Metodo

Metodio (greke Μεθόδιος, slavone Меѳо́дїй, angle Methodius), aŭ Metodo estas vira nomo.

Konata portinto de nomo estis Sankta Metodo, ĉefepiskopo de Moravio, frato de Cirilo, kiuj venis el greka urbo Tesaloniko en Grandan Moravion en la jaro 863-a je peto de princo Rostislav por prediki kristanismon en la slava lingvo al la loka loĝantaro.

La esperanta nomformo redakti

Kvankam en la lingvoj, por kiuj tiu nomo estas aktuala (la greka, la rusa ktp), la nomo konservas la fontolingvan -i, kaj malgraŭ la ekzisto de la ĝusta kaj oportuna esperantigo Metodio, la PIV-oj ial preferas la maloportunan formon Metodo, kiu ĝene kolizias kun la homonimo Metodo (uzo) (ekz-e en cirila-metoda misio ktp).


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti