Mezoceana dorso estas submara montaro, kreita de eliro de magmo el termantelo. La mezoceanaj dorsoj troviĝas sur limoj de du malproksimiĝantaj tektonaj platoj kaj ili estas la plej longa montara sistemo sur Tero: ~60 000 km.

Estiĝo de mezoceana dorso per eliro de magmo.

La mezoceanaj dorsoj estas geologie aktivaj. La magmo senĉese eliras tra sistemo de rompoj, nomataj rifto kaj ĝi kreas novan oceanan terkruston, komune kun ĉeno de submaraj vulkanoj. La plej junaj mineraloj troviĝas meze de la dorso kaj iom post iom ili estas forŝovataj malproksimen de la dorso. Tiu ĉi procezo estis observata kiel disiro de oceana fundo. Sur mala ekstremaĵo de la plato troviĝas profunda submara fosego, kie okazas subdukcio de oceana krusto reen en la termantelon. La plej ofte troviĝanta mineralo estas bazalto.

Ekzistado de mezoceanaj dorsoj estis konfirmita nur en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento, kaj ekde tiam oni komencis fari sisteman esploron de mara fundo.

Ekzemploj redakti

Vidu ankaŭ redakti