La militdeklaro estas formala deklaro pere de dokumento, kiu devenas el ŝtato al alia, per kiu la unua deklaras la komencon de milito. En la aktualo, tiu fakto konkretiĝas pere de formala dokumento, sed en la historio multajn fojojn oni iniciatis militojn sen antaŭaverto.

La usona prezidanto Franklin Roosevelt subskribante la militdeklaron kontraŭ Germanio en decembro de 1941.

Formale tiu dokumento de "Deklaro de militstato" povas esti subskribita de la reganto aŭ monarko, de la reprezentanto de la povoj de la ŝtato, la Parlamento, Senato aŭ la registaro de la koncerna lando. Krome, ĝi povas esti apogita per la mencio de la validaj traktaĵoj aŭ juraj disponoj establitaj internacie aŭ nacie kiuj supozeble tuŝitaj.

Tiu dokumento havas ankaŭ uzon en geopolitiko, ĉar foje kiam dum milito lando estas venkita aŭ malvenkanta fare de alia, multaj landoj deklaras la militon kontraŭ la venkita kiel ago de apogo aŭ submeto antaŭ la venkinto. Tiu estis la kazo de Argentino kaj de Ĉilio kiuj deklaris militon en 1945 kontraŭ Germanio kaj Japanio kiam tiuj estis jam praktike venkitaj.

La deklaro de enlanda milito, havas karakteron de enlanda milito kaj la registaro povas, se necese, kunvoki sieĝostaton por klopodi elteni la publikan ordon. Ĉu estas farita militdeklaro aŭ ne povas havi jurajn rezultojn; ekzemple en Hispanio ne ekzistas mortopuno, sed ja ekzistas dum milito, tio estas se oni faris militdeklaron.

Vidu ankaŭ redakti