Montu

egipta dio de milito

Montu, estas suna kaj milita dio en la egipta mitologio konata greklingve kiel Month kaj asociita pro sinkretismo al la helena dio Apolono[1].

Montu
egipta diomilita dio
Karakterizaĵoj
Sekso vira
En hieroglifoj
Y5
N35
V13
G43
Transskribo Mnṯ.w
Kulto
Centro de kulto Hermontis, Tebo
Familio
Gepatroj Amono kaj Mut
Patro
Patrino Mut
Edzo/Edzino Anit
simbolo suna disko, tranĉilo
En alia projekto
Kategorio en Vikimedia Komunejo Montu
vdr

Montu estis reprezentita kiel viro kun kapo de falko, kronata kun la sundisko, du plumoj kaj du ureoj. Armita per pafarko kaj hakilo. Kelkfoje kun kapo de bovo, kronata kun la sundisko kaj du plumoj.

Montu estis filo de Amono kaj Mut, frato de Ĥonsu, luna dio. Montu estas antikva diaĵo, konsiderata loka dio de Hermontis, urbo situanta sude de Tebo, iĝante parto de la Teba triopo. Li estis asociita al la falko, pro kio li estis bildigita kun ĝia kapo. Komence temis pri suna dio, sed pli malfrue, dum la epoko de la Meza Imperio de Egiptio, estis konsiderata dio de la milito kaj tiu, kiu donis protekton al la faraono dum la bataloj.

Lia ĉefa kultejo troviĝis en Hermontis, etendiĝante al pluraj urboj: Tebo (Karnak), Medamud, Tod. Ankaŭ li ricevis kultadon en Nubio. Li perdis gravecon favore al Amono dum la 12-a dinastio, revigliĝante la kultado en la Tria Meza Periodo de Egiptio.

Bibliografio redakti

  • Hans Bonnet: Month. In: Lexikon der ägyptischen Religionsgeschichte. Nikol, Hamburg 2000, ISBN 3-937872-08-6, p. 475-479. germane
  • Wolfgang Helck, Eberhard Otto: Month. In: Kleines Lexikon der Ägyptologie. Harrassowitz, Wiesbaden 1999, ISBN 3-447-04027-0, p. 191. germane
  • Robert Ludwig Mond, Oliver Humphrys Myers: Bucheion. 3 volumoj, 1934. germane
  • Robert Ludwig Mond, Oliver Humphrys Myers: The Cemeteries of Armant I. 2 volumoj, 1937. germane
  • Robert Ludwig Mond, Oliver Humphrys Myers: The Temples of Armant. A preliminary survey. 2 volumoj, 1946. germane
  • Fernand Bisson de La Rocque: Rapport sur les fouilles de Médamoud. 1926 - 33. france
  • Fernand Bisson de La Rocque: Tôd 1934 à 1936. 1937. france
  • Fernand Bisson de La Rocque: Le Trésor de Tod. 1953. france

Referencoj redakti

  1. Wilkinson, Richard H.. (2003) The Complete Gods and Goddesses of Ancient Egypt. Thames & Hudson. ISBN 0-500-05120-8. angle