Museum zur Vorgeschichte des Films

muzeo en Germanio

La Museum zur Vorgeschichte des Films estas daŭra ekspozicio pri la evoluo de movataj bildoj antaŭ la invento de la kinematografio. Kune kun la tutmonde plej granda surirebla senluma kamero la muzeo loĝas en turkakvujo 38 metrojn alta en la urboparto Broich de Mülheim ĉe Ruhr. La turakvujo estas kune kun la najbara ringlokomotivejo ero de la Itinero de la Industrikulturo.

Museum zur Vorgeschichte des Films
muzeoakvoturo
Lando Germanio vd
Situo Mülheim
Estiĝo 2006
Koordinatoj 51° 25′ 45″ N, 6° 52′ 5″ O (mapo)51.42916.86818Koordinatoj: 51° 25′ 45″ N, 6° 52′ 5″ O (mapo)
Museum zur Vorgeschichte des Films (Germanio)
Museum zur Vorgeschichte des Films (Germanio)
DEC
Museum zur Vorgeschichte des Films
Museum zur Vorgeschichte des Films
Situo de Museum zur Vorgeschichte des Films
Map
Museum zur Vorgeschichte des Films
Retpaĝo http://www.camera-obscura-muelheim.de/cms/index.php
vdr
Iama turakvujo kun surirebla senluma kamero; la speguloptiko estas bone ekkonebla

Senluma kamero redakti

 
Figuraĵo de la senluma kamero kaj de la muzeo

La turkakvujo estis konstruata en 1904 rande de la fervojo-ĉefriparejo en Mülheim-Speldorf por la provizado de la lokomotivoj en la proksima ringlokomotivejo kaj sur la malsupra Ruhr-fervojo. En 1943 aeratako detruis la instalaĵojn preskaŭ komplete, tamen la turkakvujo restis sendifekta.

En ĝia akvujo oni instalis laŭ ideo de Werner Nekes okaze de la Landa Ĝarden-Ekspozicio „MüGa“ 1992 la plej grandan surireblan senluman kameron tutmonde. La teknikaĵoj devenas de la fimao Carl Zeiss Jena; oni financis la kostojn de 250.000 € tute per donacoj.

La senluma kamero ebligas ĉirkaŭrigardon je 360° super la terenon de la Ĝarden-Ekspozicio kaj la Ruhr-promenejoj. Sur la projekcitablo ĉiuj objektoj je distanco de 13 metroj ĝis la horizonto estas klarkonture bildigeblaj.

  • La optiko konsistas el turnebla kapo kun klinebla spegulo kaj objektivo.
  • La spegulo havas diametron de 300 mm.
  • La objektivo estas enfokusigebla trilensa sistemo kun malfermaĵo de 40 mm kaj malfermproprcio de 1:65.
  • La distanco inter objektivo kaj projekcitablo estas 9 m.
  • Objekt- kaj bildangulo estas pokaze 8º.

Muzeo pri la prahistorio de la filmo redakti

Post kiam la akvujo ricevis en 1992 sian novan utilon kiel surirebla senluma kamero, la turo mem kaj ĝia fundamento estis post mallongtempa uzado kiel gastejo denove malplena. Nur en 2005 sufiĉe da mono estis disponebla por komenci novformadon de la turo-interno kaj por la instalaĵo de muzeo. La ekspozicikoncepton ĉefe planis arkitekto Hans-Hermann Hofstadt, La malfermado de la muzeo okazis septembron 2006.

Sur la tri etaĝoj malsupre de la akvujo estas ekspozicio kun 1100 pecoj el la kolekto de industriisto KH. W. Steckelings el Wuppertal. El la tempo inter 1750 kaj 1930 ĉi tiuj dokumentas la teknikan evoluon antaŭ la invento de la kinematografio, do „kiel la bildoj lernis iri“. Ekspoziciaĵoj estas interalie kalejdoskopoj, magiaj lanternoj same kiel rigardokestoj kaj aliaj mirakliloj, kiuj revivigas por la vizitantoj la epokon antaŭ la inventado de filmo kaj foto.

Eksteraj ligiloj redakti