Nacia Asembleo de Pakistano

malalta ĉambro de la duĉambra Parlamento de Pakistano

La Nacia Asembleo de Pakistano (urdue قومی اسمبلئ پاکستان‬‎—, Qaumī Asimbli'e Pākistān) estas la malalta ĉambro de la duĉambra parlamento de Pakistano nome Majlis-e-Ŝura, kiu enhavas ankaŭ la Prezidentecon kaj la Senaton (alta ĉambro). Kaj la Nacia Asembleo kaj la Senato kunsidas en la Parlamentejo en Islamabado. La Nacia Asembleo estas demokratie elektita kiel korpuso konsistanta el totalo de 342 membroj kiuj estas referencataj kiel Membroj de la Nacia Asembleo (MNA-aoj), el kiuj 272 estas rekte elektitaj membroj kaj 70 rezervitaj sidlokoj por virinoj kaj religiaj minoritatoj. Politika partio devas sekurigi 172 sidlokojn por akiri kaj konservi majoritaton.[1]

Nacia Asembleo de Pakistano
قَومی اَسِمبلئ پاکِستان‬‎
emblemo
malsupera ĉambro
Komenco 10-a de aŭgusto 1947 vd
Lando(j) Pakistano vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Notoj redakti

  1. "Pakistan PM loses vital coalition partner as MQM quits". BBC News. 3a de Januaro 2011. [1] Alirita la 8an de februaro 2018.