La rivero nomata Nerbioi eŭskeNervión hispane (en la antikva epoko latine Nerva, greke Νερούα Neroua) situas en la Eŭska Aŭtonoma Komunumo de Hispanio. Ĝi konatas precipe pro la akvofalo de Delika, en la apudfonta parto de la rivero, mallonge post la kunfluo de la fontaj rojoj Iturrigutxi, Ajiturri kaj Urita, kiu altas 222 metrojn kaj estas la plej granda akvofalo de la ibera duoninsulo. La rivero sume longas 76 kilometrojn; ĝi fontas en alteco de 1000 metroj super la marnivelo kaj enfluas la Biskajan golfon de la Atlantika Oceano, do finiĝas en alteco de 0 metroj super la marnivelo. Survoje ĝi interalie pasas la urbon Bilbao.

Nerbioi / Nervión
la akvofalo de Delika en vintro
rivero
Bazaj informoj
Situo Eŭskio (Hispanio)
Longeco 76 km
Fluo
Fonto kunfluo de la fontaj rojoj Iturrigutxi, Ajiturri kaj Urita
- Alteco super marnivelo 1 000 m
Enfluejo Biskaja golfo de la Atlantika Oceano
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 43° 19′ 32″ N, 3° 1′ 10″ U (mapo)43.325555555556-3.0194444444444
Altecodiferenco 1 000 m
Geografio
Trairataj urboj Bilbao
vdr