Nimbostratuso

speco de nubo

Nimbostratuso[1] (latine nimbostrātus, mallonge Ns) estas pli malpli senkontura, blugriza nubokovrilo, kiu plejofte komencas ekde mezaj altoj kaj ofte kaŭzas longdaŭrajn precipitadojn.

Klasifiko redakti

La Internacia Nubatlaso ne difinas speciojn nek variojn de la genro nimbostratuso.

Oni povas, tamen, uzi la jenajn suplementajn trajtojn en la Internacia Nubatlaso:

  • Verga nimbostratuso (latine nimbostrātus virga, mallonge Ns vir) havas precipitaĵon, kiu tamen ne atingas la tersurfacon kaj tial aspektas simile al vergoj; tia precipitaĵo nomiĝas fantompluvo.
  • Precipitanta nimbostratuso (latine nimbostrātus praecipitātiō, mallonge Ns pra) havas precipitaĵon, kiu atingas la tersurfacon.

Historio redakti

La genro nimbostratuso estis difinita en 1930.[2] La nomo nimbostratuso estas kunmetaĵo de la latina vorto nimbus (pluvnubo) kaj stratuso.

Referencoj redakti

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: nimbostratus/o
  2. International Meteorological Committee Commission for the Study of Clouds. (1930) International Atlas of Clouds and of States of the Sky. Abridged edition for the use of observers (angle). Parizo: Office National Météorologique.

Eksteraj ligiloj redakti