Stratokumuluso
speco de nubo
Stratokumuluso[1] (latine strātocumulus, mallonge Sc) estas genro de nuboj, konsistantaj el grandaj, mallumaj, rondaj amasoj, ofte en grupoj, linioj, aŭ ondoj, kies eroj estas pli grandaj ol tiuj en altokumuluso. Stratokumuluso ordinare troviĝas malpli ol 2 km super marnivelo.
Klasifiko redakti
La Internacia Nubatlaso difinas kvin speciojn de la genro stratokumuluso.
- Stratumforma stratokumuluso (latine strātocumulus strātifōrmis, mallonge Sc str)
- Lensa stratokumuluso (latine strātocumulus lenticulāris, mallonge Sc len)
- Kastela stratokumuluso (latine strātocumulus castellānus, mallonge Sc cas)
- Volvita stratokumuluso (latine strātocumulus volūtus, mallonge Sc vol)
- Floka stratokumuluso (latine strātocumulus floccus, mallonge Sc flo)
-
Opaka stratumforma stratokumuluso en Pensilvanio
-
Lensa stratokumuluso en Vajomingo
-
Floka stratokumuluso en Pensilvanio
-
Kastela stratokumulo
Historio redakti
Ludwig F. Kämtz difinis la genron stratokumuluso en 1840.[2] La nomo stratokumuluso devenas de la jam ekzistintaj genroj stratuso kaj kumuluso (sed ne estas regula kunmetitaĵo laŭ Esperanta gramatiko pro la ŝanĝo de la radiko stratuso → strato).
Referencoj redakti
- ↑ Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: stratokumulus/o
- ↑ Kämtz, Ludwig Friedrich. (1840) Vorlesungen über Meteorologie (germane).
Eksteraj ligiloj redakti
- Stratocumulus (Sc) (Kaemtz 1840) (angle). International Cloud Atlas.
Genroj de nuboj laŭ la Internacia Nubatlaso
Ciruso | Ciruskumuluso | Cirusstratuso | Altokumuluso | Altostratuso | Kumuluso | Stratokumuluso | Stratuso | Kumulonimbuso | Nimbostratuso