Nuklea vintro

hipoteza klimata efiko de atombomba milito

Nuklea vintro estas la malheliĝo de la atmosfero de la tero pro la eksplodo de granda kvanto da atombomboj. Nur en la 1970-aj jaroj usonaj kaj sovetuniaj sciencistoj esploris la efekton de masiva, grandskala aŭ eble eĉ tutmonda atommilito. Unu de la plej kontatoj studoj estas la tiel nomata TTAPS-studo. Oni publikis tiun studon en 1983. En ĝi unuafoje aperas la difino Nuklea Vintro.

En la studo la sciencistoj klarigas kial ekestus nuklea vintro post tia atommilito:

  • pro la forteco de la eksplodoj la atomsferon atingas granda kvanto da polvo,
  • pro la eksplodo de la bomboj ekestas multaj fajroj sur la tero (arbaroj) kaj la fumo ne permesas al la suno atingi la teron,
  • grandaj fajroj en la urboj kaŭzas la brulon de grandaj kvantoj da oleo, plasto, ktp.

Plej verŝajne daŭrus semajnoj aŭ eĉ monatoj ĝis la pluvo kaj la gravedo purigus la atmosferon. Oni supozas ke pro tio la surtera temperaturo malaltiĝus je 11 ĝis 22 gradoj. Tiel ekestus nuklea vintro. Plej verŝajne la perdoj rilate al la produkto de nutraĵoj kaj la malvarmo eĉ kaŭzus pli da viktimoj ol la bomboj mem.

Vidu ankaŭ redakti