Obersee (Bodenlago)

Obersee - prononco [Obaze:], germanlingve por "supra lago" (klarigon vidu sube) - estas la nomo de la pli granda el du partoj de la Bodenlago.

Obersee
lago • holomictic lake [+]

Supermara alteco395,33 m ü. NHN [+]
Koordinatoj47° 36′ 36″ N, 9° 26′ 24″ O (mapo)47.619.44Koordinatoj: 47° 36′ 36″ N, 9° 26′ 24″ O (mapo)

Longo63 km (39.15 mi)
Larĝo14 km (8.7 mi)
Maksimuma profundo251 m
Averaĝa profundo101 m
Areo473 km² (47 300 ha) [+]

Obersee (Badenio-Virtembergo)
Obersee (Badenio-Virtembergo)
DEC
Obersee
Obersee
Map
Obersee
vdr
vespera rigardo de la monto Winterstaude en Aŭstrio al la Obersee

La lago ampleksas areon de 472 kvadrataj kilometroj kaj etendiĝas tra distanco de 63 kilometroj inter la urboj Bregenco (Bregenz) oriente kaj Bodman-Ludwigshafen okcidente. La plej granda larĝo estas 14 kilometroj. En la romia epoko ĝi havis la latinajn nomojn Lacus Venetus, Lacus Brigantinus ("bregenca lago") kaj Lacus Constantinus ("konstanca lago"). Nur en la mezepoko kutimiĝis la latina nomo Lacus Bodamicus ("Bodenlago"). La nomo Lacus Bodamicus iom post iom ankaŭ uziĝis por la pli malgranda el la du partoj de la Bodenlago laŭ nuna difino: la pli okcidenta lago Lacus Acroniusu, kiun pasas la rivero Rejno, fluanta de oriento okcidenten, post paso de la pli granda lagoparto, germanlingve nomiĝis kaj daŭre nomiĝas Untersee (suba lago) - tial kontraste la pli granda, pli orienta lagoparto sekve ricevis la nomon Obersee (supra lago), kaj la nomo Bodensee servas por ambaŭ lagopartoj, dividitaj per – laŭ persona difino – aŭ mallonga laga istmo aŭ mallonga rivera interlaga vojo, germanlingve nomata Seerhein ("laga rejno").

Apartaj golfetoj de la Obersee estas la Überlinger See en la laga nordokcidento kun la insulo Mainau, la "bregenca golfeto" (germanlingve Bregenzer Bucht) en la oriento kaj la golfeto Konstanzer Trichter ("konstanca funelo") okcidente. Multaj lokuloj konsideras la golfeton Überlinger See kvazaŭ aparta, tria lago kaj en tiu kompreno difinas ke la Obersee nur estu la lagoparto inter la urboj Konstanco okcidente kaj Bregenco oriente.

La bordo de la la Obersee apartenas al la kantonoj Turgovio kaj Sankt-Galo de Svislando sude, al la federacia lando Vorarlbergo de Aŭstrio oriente kaj la federaciaj landoj Baden-Virtembergo kaj Bavario de Germanio norde. La limoj inter la tri ŝtatoj en la ĉefa parto de la Obersee, inter la urboj Konstanco okcidente kaj Bregenco oriente neniam estis ekzakte fiksitaj: laŭ traktato inter la tri ŝtatoj ili komune administras tiun lagan teritorion, per institucio nomata "internacia bodenlaga konferenco" (germanlingve Internationale Bodenseekonferenz). Nur la laga golfeto Überlinger See en la nordokcidento plene estas teritorio de Germanio.

Eksteraj ligiloj redakti