Observatorio Goethe Link

la Observatorio Goethe Link estas astronomia observatorio apud Broklino (Indianio, Usono), je altitudo de 293 metroj.

Observatorio Goethe Link
steloobservatorio
Geografia situo 39° 33′ 0″ N, 86° 23′ 42″ U (mapo)39.55-86.395Koordinatoj: 39° 33′ 0″ N, 86° 23′ 42″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Indianio
Observatorio Goethe Link (Indianio)
Observatorio Goethe Link (Indianio)
DEC
Observatorio Goethe Link
Observatorio Goethe Link
Map
Observatorio Goethe Link
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝi dependas de la Indiania Universitato Bloomington kaj estas uzata de la "Indiana Astronomical Society". Ekipas ĝin teleskopo kun spegulo de 36 coloj (91 cm) kaj astrofotilo kun trilensa objektivo de Cooke de 10 coloj (254 mm).

Ĝi estis konstruita en 1937, fare de la usona kirurgo kaj amatora astronomo Goethe Link (18791980), per ties propra monrimedo. La teleskopo ekfunkciis en 1939. En 1948 Goethe Link donacis sian observatorion al la Universitato de Indianio.

Elde la observatorio Goethe Link estis malkovritaj multenombraj asteroidoj, pri kies malkovro Minor Planet Center kreditis la Universitato de Indianio, kiu funkciis la "Indiana Asteroid Program" (Indianian Programon pri Asteroidoj) inter 1949 kaj 1967 per la astrografilo de 10 coloj. La astreroido 1728 Goethe Link estis tie malkovrita la 12-an de oktobro 1964.

En la 1960-aj jaroj, kiam la luma poluo komencis ĝeni la observadoj, la Universitato de Indianio konstruis novas observatorion en la Ŝtata Arbaro Morgan-Monroe, oficiale nomata Stacio Morgan-Monroe de la Observatorio Goethe Link.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti