Official Monster Raving Loony Party

politika partio en Britio

La Official Monster Raving Loony Party estas brita politika partio[1] ekde 1983. Ĝia fondinto estis la muzikisto David Sutch (naskiĝis en 1940, mortis en 1999), pli bone konata kiel "Screaming Lord Sutch, 3rd Earl of Harrow" (trai grafo de) aŭ simple "Screaming Lord Sutch".[2] Ĝi estas rimarkinda pro sia intence bizaraj politikoj kaj ĝi efike ekzistas por parodii britan politikon.

Historio redakti

Ekde 1963 David Sutch, bandestro de Screaming Lord Sutch & The Savages, partoprenis en britaj parlamentaj voĉdonadoj kun vario de partiaj nomoj, precipe kiel kandidato de la National Teenage Party ("Nacia Dekkelka Partio"). Tiam la minimuma aĝo por havi rajton voĉdonadi estis 21. Per la nomo de la partio Sutch celis emfazi kion li kaj aliaj rigardis kiel hipokriteco, ĉar dekkelkuloj ne povis voĉdoni pro ilia supozita infaneco dum la plenkreskuloj kiuj regis la landon estis okupitaj en skandaloj kiel la Afero Profumo.

Post kiam iun provis pafi lin dum provo de stratrabo en Usono, kie li loĝis, Sutch revenis al Britio kaj al politiko dum la 1980-aj jaroj. La nomo "Raving Loony" unue aperis en la kromvoĉdonado de 1983 en Bermondsey.

Du aliaj personoj estis gravaj por la formado de la Official Monster Raving Loony Party. John Desmond Dougrez-Lewis estis elektebla ĉe la krombalotado en Crosby de 1981 (gajnita de la kun-fondinto Shirley Williams de la Socialdemokrata Partio). Dougrez-Lewis estis nomita Tarquin Fin-tim-lin-ujo-whin-bim-lim-aŭtobuso-haltigo-F'tang-F'tang-Olé-Biscuitbarrel dum la voĉdonado, aludo al parodaĵo de Monty Python. Dougrez-Lewis fariĝis asociano de Sutch ĉe la kromvoĉdonado de Bermondsey en 1983, la unua apero de la nomo "Raving Loony". Uzanta denove sian propran nomon, Dougrez-Lewis partoprenis por la nova partio en Kembriĝo en la 1983 ĝenerala balotado.[3]

La dua grava pioniro estis Komandanto Bill Boaks, emerita heroo de la dua mondmilito kiu partoprenis en sinkigi la Bismarck. Boaks kampanjis kaj partoprenis en balotadoj dum ĉirkaŭ tridek jaroj uzante malmultan monon por kampanjoj, ĉiam por plibonigi vojan sekurecon. Boaks estis influa kiel la eminenta kontraŭ-politikisto: "Vi vere volas [povi adresi al] tiuj kiuj ne voĉdonas, ĉar ili estas tiuj kiuj pensas".

Balotadaj rezultoj redakti

En 1987, la Official Monster Raving Loony Party gajnis sian unuan sidlokon en la urbodomo de Ashburton en Devon, kiam, Alan "Howling Laud" Hope estis elektita sen oponuloj. Li poste fariĝis vicurbestro kaj pli poste urbestro de Ashburton en 1998 ĝis li translokiĝis al Hampshire post la morto de Sutch.

La unua Raving Loony kiu gajnas voĉdonadon kun oponuloj estis Stuart Hughes. Li prenis la "sekuran" sidlokon de Konservisma Partio, la seĝon de Sidmouth Woolbrook en East Devon District Council en majo 1991. Li tiam gajnis sidlokon en la urbodomo de Sidmouth for de la Konservismoj la sekvan tagon. La lokaj Konservismaj tre malŝatas lian sukceson. Hughes reagis tiel: li provis fari iliajn vivojn mizero dum la sekvantaj tri jaroj, nome li rifuzis pagi sian imposton Community Charge (ankaŭ konata kiel la Poll Tax, tre malamita imposto ĉe britaj maldekstruloj) kaj sekve forĵetis malnovan metalon en la ĉambro de la konsilantaro kiam ili minacis lin per procesado - la forĵetaĵoj havis la valoron de lia nepagita imposto. Li ankaŭ formis aliancon konita kiel "The Coastals" (pro ilia sidlokoj en marbordaj distriktoj) de sendependuloj kaj la sola konsilanto de la Verda Partio. Ili estis la unua vera opozicio en Orienta Devon por la regantaj Konservismuloj en jardekoj, ĉar la loka partio de Liberalaj Demokratoj kaj la loka Laborista Partio estis malgravaj tie.

La morto de Sutch redakti

Screaming Lord Sutch havis deprimon post 1998 kaj mortigis sin la 16-an de junio 1999.

Rezultoj en voĉdonadoj redakti

Ĝeneralaj balotadoj al la Parlamento de Britio

Balotado Kandidatoj Voĉdonoj % De voĉdonoj
1983 11 kandidatoj 3,105 0.0
1987 5 kandidatoj 1,951 0.0
1992 25 kandidatoj 7,929 0.1
1997 24 kandidatoj 7,906 0.0
2001 15 kandidatoj 6,655 0.0
2005 19 kandidatoj 6,311 0.0
2010 27 kandidatoj 7,510 0.0
2015 27 kandidatoj 3,898 0.0

Politikoj kaj voĉdona strategio redakti

La Official Monster Raving Loony Party estas distingita per sia intence bizara manifesto, kiu enhavas proponojn kiuj ŝajnas esti neeblaj aŭ tro absurdaj efektivigeblaj – kutime akcentante tion kion ili rigardas kiel absurdaĵoj.

Malgraŭ sia satira intenco, iuj proponoj kiu ĉeestis en Raving Loony manifestoj iĝis leĝo, kiel la minimuma voĉdona aĝo ĉe 18, "pasportoj por hejmbestoj" kaj tut-tage malfermaj drinkejoj. Simile, post kiam Alan Hope elektiĝis, li intervjuiĝis por la programo Nationwide de la BBC. Tiam li menciis ke buteraj kaj laktaj superfluaĵoj estis forĵetitaj en forlasitaj minstangoj sub EK-reguloj por prezoj (ion la tiutempaj amaskomunikiloj malsukcesis malkovri). La skandalo kiu sekvis lian aperon anstataŭe rezultis en la disdonado de tiaj superfluaĵoj al la malriĉuloj aŭ al la bonfaraj organizoj.

La Official Monster Raving Loony Party kutime enigas tiom da kandidatoj kiel estas eble en Britio dum ĝeneralaj voĉdonoj. Kelkaj kandidatoj (sed certe ne ĉiuj) uzas ridindajn nomojn kiujn ili akiris per "deed poll", maniero ŝangi sian nomon laŭ Common Law. Sutch li mem oponis ĉiuj tri ĉefaj partiaj gvidantoj (John Major, Neil Kinnock kaj Paddy Ashdown) en la 1992 ĝenerala voĉdono.

Nunaj sidlokoj redakti

Konsilisto Konsilio Voĉdonoj %
Howling 'Laud' Hope (Alan Hope)[4] Fleet Town Council, Hampshire ? ?
Baron Von Thunderclap Bolney Parish, Sussex ? ?
Martin Hogbin Limpsfield Parish, Surrey ? ?
Peter E. Hill Great Carlton Parish, Lincolnshire ? ?
Nick The Flying Brick Kirk Ireton Parish, Derbyshire ? ?
Baron Fullstop Chidwickham Parish, Worcestershire ? ?
Roger Monksummers Gillingham Parish, Dorset ? ?

Referencoj redakti