Okcidenta Fronto (Unua Mondmilito)

La Okcidenta Fronto estis la ĉefa militoperacejo dum la Unua Mondmilito. Tuj post la eksplodo de la milito en Aŭgusto 1914, la Armeo de la Germana Imperio malfermis la Okcidentan Fronton invadante Luksemburgion kaj Belgion, kaj poste akiris militan kontrolon de gravaj industriaj regionoj en Francio. La tajdo de la antaŭeniro ŝanĝis tute per la Batalo de la Marno. Sekvante konkurencon al la maro, ambaŭ flankoj enkotiĝis en ondeca linio de fortikigita tranĉearo, etenda el la Norda Maro al la landlimo de Svisio kun Francio. Tiu linio restis esence neŝanĝita dum la plej parto de la milito.

Okcidenta Fronto (Unua Mondmilito)

Inter 1915 kaj 1917 estis kelkaj ĉefaj atakoj laŭlonge de tiu fronto. La atakoj uzis amasajn bombardadojn de artilerio kaj ankaŭ homamasajn antaŭeniroj de infanterio. Tamen, kombino de tranĉeoj, maŝinpafilejoj, pikdrato, kaj artilerio ripete okazigis enormajn kvantojn de mortintoj, vunditoj kaj prizonuloj kaj atakantoj kaj kontraŭ-atakaj defendantoj. Kiel rezulto, ne okazis gravaj antaŭeniroj. Inter la plej damaĝaj el tiuj atakoj estis la Batalo de Verdun, en 1916, kun totalo de 700,000 perdoj (ĉirkaŭkalkule), la Batalo de Somme, ankaŭ en 1916, kun pli ol unu miliono de perdoj (ĉirkaŭkalkule), kaj la Batalo de Passchendaele, en 1917, kun preskaŭ 600,000 perdoj (ĉirkaŭkalkule).

Barakte por rompi la sakstraton, tiu fronto vidis la enkondukon de nova milita teknologio, inklude venengaso, aviadiloj kaj tankoj. Sed nur post la adopto de plibonigitaj taktikoj oni refaris ioman gradon de moveblo. La Printempa Atako de la germana armeo de 1918 ebliĝis pro la Traktato de Brest-Litovsk kiu markis la finon de konfliktoj en la Orienta Fronto. Uzante la ĵus enkondukitaj enfiltrotaktikoj, la germanaj armeoj antaŭeniris preskaŭ 100 kilometrojn (60 mejlojn) okcidenten, kio markis la plej grandan antaŭeniron el ajna flanko ekde 1914 kaj ili preskaŭ sukcesis en la rompo de la situacio.

Spite la ĝenerale stagnanta naturo de tiu fronto, tiu militejo rezultis decida. La neevitebla antaŭeniro de la aliancanaj armeoj dum la dua duono de 1918 konvinkis la germanajn komandantojn ke la malvenko estis ankaŭ neevitebla, kaj la registaro estis devigita akcepti la kondiĉojn por armistico. La terminoj por paco estis interkonsentitaj per la subskribo de la Traktato de Versajlo en 1919.

Bibliografio redakti

  • Adamthwaite, Anthony P. (1989). The Making of the Second World War. Routledge. ISBN 0-415-90716-0.
  • Alexander, Martin S. (2003). The Republic in Danger: General Maurice Gamelin and the Politics of French Defence, 1933–1940. Cambridge University Press. ISBN 0-521-52429-6.
  • Bailey, Jonathan B. A. (2004). Field artillery and firepower. AUSA Institute of Land Warfare book (2nd ed.). Naval Institute Press. ISBN 1-59114-029-3.
  • Barton, Peter; Doyle, Peter; Vandewalle, Johan (2005). Beneath Flanders Fields: The Tunnellers' War, 1914–1918. McGill-Queen's University Press. ISBN 0-7735-2949-7.
  • Bostyn, Franky (2002). "Zero Hour: Historical Note on the British Underground War in Flanders, 1915–17". In Peter Doyle, Matthew R. Bennett. Fields of Battle: Terrain in Military History. Springer. ISBN 1-4020-0433-8.
  • Campbell, Christopher (1981). Aces and Aircraft of World War I. Dorset: Blandford Press. ISBN 0-7137-0954-5.
  • Chickering, Roger; Förster, Stig (2000). Great War, Total War: Combat and Mobilization on the Western Front, 1914–1918. Cambridge University Press. ISBN 0-521-77352-0.
  • Cockfield, Jamie H. (1999). With Snow on Their Boots: The Tragic Odyssey of the Russian Expeditionary Force in France During World War I. Macmillan. ISBN 0-312-22082-0.
  • Corrigan, Gordon (1999). Sepoys in the Trenches: The Indian Corps on the Western Front 1914–1915. Spellmount. ISBN 1-86227-354-5.