OliwaGdansk Oliwa (kaŝube: Òlëwa, germane: Oliva) estas malnova kvartalo de Gdańsk, ĝi limas i.a. al la alia kvartalo Przymorze kaj la urbo Sopot en la nordo.

La nomo Olyua unuafoje menciiĝis en dokumento el 1188. Ĝi estis klostrourbeto de cistercianoj. Pri tio ĉi esploradis ekz. Theodor Hirsch, gimnaziinstruisto gdanska.

En 1660 oni faris pactraktaton inter la germana reĝo de Sankta Romia Imperio - Leopoldo I, pola reĝo - Johano la 2-a Kazimiro el dinastio Vasa kaj la reprezentanto de reĝlando Svedio.

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fotogalerio redakti