Pago

translokigo de valoraĵo de unu partio (kiel persono aŭ kompanio) al alia, kontraŭ varoj aŭ servoj aŭ por plenumi laŭleĝan devon

Pago (komparu la italan pagare) estas la transdono de mono aŭ alia valoraĵo, kutime por ricevo de varo, posedaĵo, servo aŭ por transcedo de rajto. Per pagado oni kvitigas sin de materia aŭ morala ŝuldo.

Pago povas esti farita ekzemple per: kontanta mono, remburso, ĝiro (transpago), daŭra transpago, kreditkarto, debetkarto, debet-enkasigo, kambio, akreditivo (dokumenta kredito, kreditletero), ĉeko.

Figure redakti

En figura senco pagi signifas aŭ: trakti iun same malbone, kiel li nin aŭ aliulon traktis, aŭ: esti traktata same malbone, kiel oni traktis aliulon.

Fontoj redakti