La parathormono aŭ per pli longa nomo paratiroida hormono estas peptida hormono, konsistanta el 84 aminoacidoj. Ĝi kreiĝas en glando, kiu en mamuloj kaj birdoj situas apud la tiroido kaj sekve ricevis la anatomian nomon paratiroido.

bildigo de la molekula strukturo de parathormono

Precipa funkcio de la hormono estas plialtigi la koncentraĵon de kalcio en la sango. Ekzakte la kontraŭan efikon havas la hormono kalcitonino - la du hormonoj do kune reguligas la kalcian metabolismon en la korpo de birdoj kaj mamuloj inkluzive kompreneble de homoj.