La Patrasa golfo, aŭ golfo de Patraso (greke Πατραϊκός Κόλπος) estas profunda golfo de la Ionia maro.

Patrasa golfo
greke Πατραϊκός κόλπος
Akvejo Ionia Maro
Termaso Okcidenta Grekio
Geografia situo 38° 15′ 31″ N, 21° 36′ 31″ O (mapo)38.25861111111121.608611111111Koordinatoj: 38° 15′ 31″ N, 21° 36′ 31″ O (mapo)
Patrasa golfo (Grekio)
Patrasa golfo (Grekio)
DEC
Patrasa golfo
Patrasa golfo

Map

Areo 350 km²
Alfluoj Aĥeloo, Evinos, Glaŭkos, Ĥaradros, Pejros
vdr

Geografio redakti

La golfo situas en Grekio, inter la nord-okcidenta bordo de la duoninsulo Peloponezo kaj la suda bordo de Etolio-Akarnanio.

Oriente la golfo estas ligita per mallarĝa markolo kun la golfo de Korinto nemalproksime de la ponto Rio-Antirio. Okcidente la golfon limas linio inter la insulo Okseo (greke: Οξεία Εχινάδων) kaj vilaĝo Arakso (greke: Άραξος Αχαΐας).

La golfo longas je 40—50 km kaj larĝas je 10—20 km, areo de la akva spaco estas ĉirkaŭ 350 km². Ĉe la sud-orienta bordo de la golfo situas granda urbo kaj haveno Patraso, ĉe la norda bordo estas urbo kaj haveno Misolongi.

La golfo tutjare estas sen glacio.

Ekonomio redakti

Patraso estas sola granda haveno ĉe la golfo. Paromoj ligas ĝin kun proksima greka insulo Kefalonio kaj kun la italaj urboj Ankono kaj Brindizio. Ankaŭ la urboj Misolongi, Rio kaj Antirio havas havenojn.

Historio redakti

Du grandaj bataloj inter Venecia respubliko kaj Otomana Imperio okazis en la Patrasa golfo en 1499 kaj 1500, dum la tria otomana—venecia milito (1499—1503).

En 1571 en la golfo okazis unu el la plej grandaj marbataloj en la historio — Batalo de Lepanto.

En 1772 tie okazis batalo inter rusa kaj turka eskadroj, en kiu venkis rusoj.