Pianofestivalo Ruhr

La Piano-Festivalo Ruhr, ankaŭ Pianofestivalo Ruhr (germane Klavier-Festival RuhrKlavierfestival Ruhr) estas festivalo de pianomuziko, okazanta ĉiun someron en la Ruhr-Regiono, iama ĉefa industriregiono de Germanujo. Aranĝanto estas la fondaĵo Piano-Festivalo Ruhr.

Pianofestivalo Ruhr
muzikfestivalo
Komenco 1988 vd
Lando(j) Germanio vd
Situo Ruhr-regiono
Retejo Oficiala retejo
vdr

Tutmonde famaj pianistoj kiel ankaŭ pianistoj de la nova generacio aŭdigas trans proks. tri monatoj je pluraj tagoj kaj pluraj lokoj pianmuzikon. Prezentejoj estas interalie en Dortmund, Recklinghausen, Hagen, Duisburg kaj la Saalbau en Essen.

Renomaj surlokaj industriaj firmaoj mone subtenas la pianofestivalon. La eventaro kostas proks. unu milionon da eŭroj; ĝi ampleksas proks. okdek koncertojn, kiujn spektas averaĝe 60.000 homoj ĉiun jaron.

Eksteraj ligiloj redakti