Pinĉilo estas ilo por preni aĵojn.

Pinĉilo

Pinĉiloj kun izolitaj fustoj

Pinĉiloj kun izolitaj fustoj
Klasifiko serurista instrumentaro
Tipoj risorta pinĉilo
Uzata por prenado, ĉirkaŭpremado, forŝirado
Rilataj tenajlo
vdr

Pri teĥniko redakti

Kutima pinĉilo konsistas el du makzeloj kun fustoj, kruciĝantaj kaj turniĝantaj ĉirkaŭ akso en punkto de la kruciĝo. Pinĉilo ofte enhavas ankaŭ flankan mordilon, tia pinĉilo estas kombinita.

Ofte pinĉilo havas izolitajn fustojn por pli maldanĝere labori kun elektraj cirkvitoj.

Ankaŭ estadas risorta pinĉilo, en kiu la makzeloj fleksiĝas anstataŭ turniĝi.

Historio redakti

Pinĉilo estas antikva ilo kiu estis inventita pro utiligo de fajro kaj bezono movi la varmegaĵojn. La unuaj pinĉiloj estis verŝajne lignaj, eble du lignaj bastonoj. Tamen pli utilaj bronzaj pinĉiloj anstataŭigis la lignajn ĉirkaŭ 3000 a.K..

La ilo estis ofte uzata en forĝado de metaloj. Unu el la plej malnovaj ilustraĵoj de pinĉilo estas pri la helena dio Hefesto kiu uzas pinĉilon en sia forĝejo.

 
Pinĉiloj kun izolitaj fustoj. La supra maldekstra enhavas ankaŭ flankan mordilon.
 
Pinĉilo kun flanka mordilo kaj du tondiloj. La tondiloj lokiĝas de ĉiu flanko de la akso.

Pri anatomio redakti

Pinĉilo estas ekstremaĵo de kelkaj el la kruroj de iuj krustacoj, skorpioj k.a. animaloj (Artropodoj).