Pola monto (ĉeĥe: Polská hora, antaŭe ĉeĥe nomata: Červené Bahno, pollingve: Rudawiec, germane: Rothe Sümpfe) estas kun alteco 1106 m la tria plej alta kaj ankaŭ la dua plej elstara monto de Riĥleba montaro. Ĝi troviĝas netutaj 10 km norde de Staré Město, sur ĉeĥa-pola limo. Temas pri la plej norda punkto de Moravio. Pola monto apartenas inter montoj de Krono de montaroj de Pollando.

Pola monto
(Červené Bahno)
ĉeĥe: Polská hora, pole: Rudawiec, antaŭe esperante: Ruĝa Ŝlimo
monto
Pola monto (tute dekstre), Biała Kopa (maldekstre), Orlík (en fono). Vido el vojo de Mariana.
Oficiala nomo: Pola monto
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Pollando Pollando
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Šumperk
Historia regiono Moravio
Montaro Riĥleba montaro
Situo Pola monto
 - alteco 1 106 m s. m.
 - koordinatoj 50° 14′ 41″ N 16° 58′ 34″ O / 50.24472 °N, 16.97611 °O / 50.24472; 16.97611 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Vikimedia Komunejo: Góry Bialskie
Portalo pri Geografio
Pinto de Pola monto

La pinto estas arbarkovrita de piceo kaj sen elvidejo, sed el la okcidenta deklivo malfermiĝas belvidoj al montodorso de montaro Králický Sněžník.

Alveno redakti

Al Pola monto kondukas nenia ĉeĥa turisma marko, sed kondukas ĉi tien pola   marko de monto Králický Sněžník kaj Selo Kladsko, el kiu tio estas al la pinto proksimume 6,5 km. La alia ebleco estas limregiona pado, al kiu eblas ligi proksimume 600 m nordnordoriente de disvojiĝo Palaš (tio estas de proksime de kabano Paprsek), kaj plu proksimume 4 km sur la menciita pado.