Preludo estas ekde la 17-a jarcento antaŭludaĵo antaŭ orgenfugoj aŭ enkoduko en suiton. Ĝi povas konsisti el arpeĝoj aŭ figuraĵoj de voĉlinioj (ekz. ĉe Bach). Ĝi evoluis el la preamblo de la liutomuziko de la 16-a jarcento. La barokan preludon sekvis en la 19a kaj 20a jarcentoj preludoj por piano, kiuj povas esti karakterpecoj (ekz. Chopin), ludoteknikaj resp. komponaj studoj (ekz. Ŝostakoviĉ) aŭ sonpentraĵoj (ekz. Debussy).

Vidu ankaŭ redakti