Prizontransportado

Deviga transportado, puntransportadoprizontransportado estas la sendado de kondamnitaj krimuloj aŭ de aliaj personoj (ekzemple politikaj prizonuloj) konsiderataj kiel nedezirataj al prizonkolonio. Ekzemple, Francio transportis kondamnitojn al la Diabloinsulo (Franca Gujano) kaj al Novkaledonio kaj Britio transportis kondamnitojn, politikajn prizonulojn kaj militprizonulojn ĉefe el Skotlando kaj Irlando al siaj kolonioj en Ameriko (el la 1610-aj jaroj ĝis la Usona Revolucio en la 1770-aj jaroj) kaj Aŭstralio (1788–1868). Tiu praktiko iĝis disponebla en Skotlando sekve al la Unio de 1707, sed ĝi estis uzata malpli ol en Anglio. Rusio uzis similajn sistemojn ĉefe dum la 19a kaj 20a jarcentoj, por malproksimigi nedeziratajn krimulojn aŭ opoziciantoj, sed al Siberio, ne havante transmarajn koloniojn. En preskaŭ ĉiuj okazoj, granda parto de la puno estis la granda probableco morti pro malsanoj, malsato, deviga punlaboro, malbonaj vivkondiĉoj, aĉa klimato ktp.

Virinoj en Anglio bedaŭrante siajn amatojn transportotajn al Botany Bay, 1792.

En preskaŭ ĉiuj okazoj, la demografia kontribuo de la devige transportitoj, al kiuj tre ofte povis aŭ eĉ rajtis akompani familion, estis grava por la establo de veraj kolonioj, kiam la puno estis eksvalidigita. Tiele la sistemo de puntransportado ludis gravan rolon por la demografio kaj sekve al la ekonomio, socio kaj politiko de la kolonioj, do de koloniismo ĝenerale.

Vidu ankaŭ redakti