Fuĝo el malliberejo

Fuĝo el malliberejo estas nerajtigita forlaso de malliberejo, en kiu akuzito estas gardatakondamnito fare de juĝejo plenumas donitan punon de forpreno de libereco. La apartenantaj organoj poste klopodas trovi la fuĝinton, atingi kaj revenigi en la malliberejon. Por la fugo el mlliberejo la fuĝinto estas kutime tarfita de plua puno.

Membroj de U. S. Marshals Service sekurigantaj malliberujan transporton

Fuĝo povas esti hazarda, kiam la malliberigito anticipe ne intencas forlasi la malliberejon, sed neatendita kaj hazarda sinsekvo de la eventoj donos al li eblecon fuĝi kaj li nur eluzos ĝin. Planita fuĝo estas fondita en pripenso kaj kutime ankaŭ preparo kiel la maniero mem forlasi la malliberejon, kaj ankaŭ plua restado en libereco. La longa tempo de la malliberigado ebligas zorgeman pripensadon kaj preparon de la plano.

Plu eblas la fuĝojn distingi laŭ tipo de helpo. La fuĝo kun ekstera helpo estas fondita en kunlaborado kun personoj ekster la malliberejo. Ili povas certigi kontrabandon de bezonaj aĵoj en la malliberejon, alveturigo de konvena transporta rimedo proksime de la malliberejo, ili donas kaŝejon al la fuĝinto, vestojn, manĝaĵon, monon ktp. Pro tiuj kaŭzoj estas kontrolataj vizitoj de la malliberigitoj, sendaĵoj, poŝto kaj pluaj manieroj de komunikado kun la ekstera mondo. La fuĝo kun interna helpo markiĝas per akativigo de pluaj kunmalliberigitoj, subaĉetitaj membroj de gardistaro aŭ gvidantaro de la malliberejo.

Punebla delikto aŭ natura rajto? redakti

En diversaj landoj, inkluzive de Usono, Kanado kaj Israelo, malliberigo estas krima delikto, punebla per plia mallibereca puno kaj plimalbonigitaj malliberecaj kondiĉoj. Aliaj landoj, inkluzive de Germanio[1], Belgio[2] kaj Nederlando, vidas la deziron esti libera kiel natura rajto, kaj tial ne punas elkarceriĝintojn. En Svedio eskapi el malliberejo ne estas krima delikto, sed kun disciplina puno la periodo de malliberigo de rekaptita fuĝinto povas esti plilongigita[3].

Fuĝprovantoj redakti

Fuĝoj el malliberejo en kulturo redakti

Laŭ veraj eventoj redakti

Fikciaj redakti

Referencoj redakti

  1. Zubrin Gold, Judith (Septembro 1979). "Prison Escape and Defenses Based on Conditions: A Theory of Social Preference". California Law Review 67 (5): 1183–1204.
  2. Robyn Boyle, No prison escapes so far this year in Belgium, The Bulletin, 10/09/2015
  3. Svedio: "Prison Escapes Still No Crime". Sveriges Radio

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti