Puerto Madryn (en kimra Porth Madryn)[1] estas urbo de la nordoriento de la provinco Ĉubutio, Argentino, kaj sidejo de la departemento Biedma de Patagonio. Ĝi troviĝas ĉe la Argentina Maro en la Atlantika Oceano.

Puerto Madryn
urbomunicipo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo U9120
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 115 353  (2020) [+]
Loĝdenso 350 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 46′ S, 65° 2′ U (mapo)-42.7729674-65.0366104Koordinatoj: 42° 46′ S, 65° 2′ U (mapo) [+]
Alto 17 m [+]
Areo 330 km² (33 000 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Puerto Madryn (Ĉubutio)
Puerto Madryn (Ĉubutio)
DEC
Puerto Madryn
Puerto Madryn
Situo de Puerto Madryn
Puerto Madryn (Argentino)
Puerto Madryn (Argentino)
DEC
Puerto Madryn
Puerto Madryn
Situo de Puerto Madryn

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puerto Madryn [+]
vdr
Elsupre, de maldekstra dekstren: Kajo Luis Piedrabuena kaj Monumento al la kimra virino; konturo de Madryn, municipa banejo kaj strando.

Ĝi estas konsiderata enirejo al la duoninsulo Valdés, deklarita en 1999 Monda heredaĵo de Unesko de la Unesko. Estas unu el la plej gravaj centroj de turismo de la tuta regiono kaj de la lando, konsiderata same kiel nacia ĉefurbo de subnaĝado.

La historio de la urbo estas rilata al la alveno de kimroj en Patagonion kaj formado de kolonioj tie. Laŭlonge de la 20a jarcento la loĝantaro evoluis el malpli ol 200 al preskaŭ 60 000 komence de la 21a jarcento kaj pli ol 80 000 en 2010.[2]

Krom turismo, en ekonomio elstaras produktado de aluminio fare de la entrepreno ALUAR kaj la havena funkciado.

La faŭno estas rimarkinda, inter kiuj elstaras pingvenoj.

La golfo Nuevo (Nova Golfo) estas golfo sude de la Istmo Carlos Ameghino kiu kunigas la duoninsulon Valdés kun la kontinento. Je ties bordo estas Puerto Madryn.

Referencoj redakti

  1. [1] Dyffryn Camwy a'r Arfordir - Valle del Chubut & Costa, Andes Celtig / Google Maps
  2. «Argentina: Provinces, Departments, Cities, Localities & Agglomerations - Statistics & Maps on City Population». [2] Konsultita la 17an de Aŭgusto 2016.