Rajgarh, estas urbego kaj municipo en Barato, en subŝtato Ĉatisgaro, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La urbego ankaŭ estas kultura kaj industria ĉefurbo de Ĉatisgaro.

Rajgarh
urbo
Administrado
Poŝtkodo 496001
Demografio
Geografio
Geografia situo 21° 54′ N, 83° 24′ O (mapo)21.983.4Koordinatoj: 21° 54′ N, 83° 24′ O (mapo) [+]
Alto 219 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Rajgarh (Ĉatisgaro)
Rajgarh (Ĉatisgaro)
DEC
Rajgarh
Rajgarh
Situo de Rajgarh
Rajgarh (Barato)
Rajgarh (Barato)
DEC
Rajgarh
Rajgarh
Situo de Rajgarh

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Raigarh [+]
vdr
Placo en Rajgarh

Demografio redakti

Rajgarh havis populacion de 137 126 en 2011 kun legopovo 71%.

Geografio redakti

Rajgarh situas sur montetaro laŭ rivero 212 metrojn super la marnivelo en meza parto de la lando. Korba troviĝas 86, Sambalpur 77, Bilaspur 127, Ambikapur 137, Rourkela 154, subŝtata ĉefurbo Rajpuro 195, Kolkato 518, tutlanda ĉefurbo Delhio 973, Mumbajo 1148 kilometrojn (aere) [1].

 
Rivero ĉe Rajgarh

Historio redakti

Antaŭ la sendependeco Rajgarh estis ĉefurbo de Princa Ŝtato. La reĝa familio daŭre loĝis ĉi tie. La reĝa palaco estas tutlanda heredaĵo.

Ekonomio redakti

Rajgarh estas konata pro ĝiaj karborezervoj, elektroproduktado, ŝtalindustrio. La urbego estas rapide kreskanta industria loko kaj hejmo de malnova muelejo. Raigarh ankaŭ estas grava produktanto de ŝtalo kaj fererco, krome oni okupiĝas pri silkofarado, la aglomeraĵo pri rizkultivado.

Lingvoj redakti

En Rajgarh la ĉefa lingvo estas la ĉatisgara, sed oni uzas ankaŭ plurajn lingvojn.

Religioj redakti

Proksimume 80% de la populacio estas hinduoj, 15% kristanoj kaj restantaj 5% estas aliaj religioj.

Trafiko redakti

Rajgarh havas trairan fervojan linion kaj alvenintajn vojojn el ĉiuj direktoj. La flughaveno troviĝas 9 kilomterojn de la urbego.

Klimato redakti

Rajgarh havas tropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas 1395 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-septembro. En decembro apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 21-33 °C.

Vidindaĵoj redakti

 
Stacidomo
  • temploj
  • arkeologia muzeo
  • reĝa palaco