Redemptorista monaĥejo (Heiligenstadt)

La Monaĥejo Sankta Klemento (germane: Redemptoristenkloster St. Klemens) estas klostro de la redemptoristoj en Heilbad Heiligenstadt, Germanujo.

Klostra preĝejo Sankta Gerardo

Historio redakti

En 1919 venis la unuaj redemptoristoj al Heiligenstadt kaj starigis en 1920 la t.n. Domon Sankta Klemento. En 1925 oni metis la fundamentan ŝtonon por la nuna klostro kaj la apuda preĝejo. Taskoj iliaj estis ĉefe la misio ene de la komunumoj sed ankaŭ konfesprenado. Dum la lastaj jaroj antaŭ la Turniĝo ĝi dependis rekte al la Apostola Seĝo ĉar senpera kunlaboro kun la provinco ordena de Kolonjo jam ne eblis pro politika obstrukco.

Monaĥejo kaj bibliotekego redakti

La monaĥejo faritis inter 1925 kaj 1927 fare de la arĥitekto Adam Weinhag laŭ stilo novbaroka imitanta modelojn el Sicilio. Ĝi estas el regiona konkokalko kaj konsistas el:

  • la klostra ejo Sankta Klemento Klostergebäude St. Klemens,
  • la Kirko Sankta Gerardo,
  • la klostra ĝardeno.

Enestas grava teologia biblioteko en pluretaĝa halobiblioteko kun du galerioj.[1] Loko estas por ĉ. 20 miloj da libroj; ili akiritis en la kuro de la jardekoj per aĉeto, donaco, translokigo ene de la ordena kongregacio (en la 1920aj jaroja ekz. el Luksemburgo, Glanerbrug/Twente, Geistingen, Aachen, Trier kaj Bochum). Laŭ la intenco de la heiligenstadt-oj mem ĝi havu la karakteron de kleriga biblioteko kaj por plipraktikigi la uzon la libroj estas troveblaj strikte laŭfake (bibliothecae ordo librorum constitutorum ratio). La komunumo paroĥuja Sankta Gerardo havas propran, etan bibliotekon. Malgraŭ la malmultaĝeco de tiu ĉi biblioteko trovas ene 3541 malnovaj libroj (kio egalas al 17 procentoj de la kompleta libraro), jene: 2 inkunabloj; 15 latinlingvaĵoj el la 16a jarcento; 24 volumoj el la 17a jarcento (el kiuj 19 latinlingvaj kaj unu franclingva); 127 volumoj el la 18a jarcento (el kiuj 48 latinlingvaj kaj 3 franclingvaj); 3375 volumoj el la 19a jarcento (el kiuj 307 en latina lingvo kaj 146 en la franca). Sume plej gravas germanlingvaĵoj. Ankaŭ la kroma enmonakeja kapelo menciindas. La Klemento-domo, konstruita provizore, post la finfaro de la monaĥejo uzitis kiel ejo por spiritaj kaj edifaj ekzercoj.

Gerardo-kirko redakti

La klostra kirko estas ekde 1964 normala kirko por la Gerardo-komunumo. Kolonaj etaĝo dividas la preĝejon en mezan navon kaj du flankajn navojn. Turkonstruo malgraŭ planoj ne plu efektivigitis; ene estas baroka altaro kaj bela ambono. La orgenon faris en la 1930aj jaroj fare de la firmao Krell el Duderstadt; ĝin novbaroke ŝanĝis en la 1960aj jaroj Gerhard Kühn el Merseburg.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Friedhelm Krause, Felicitas Marwinski: Handbuch der historischen Buchbestände in Deutschland. Band 20 Thüringen, Olms-Weidman Hildesheim.Zürich.New York 1999, p. 26–27