Rifuĝejokampadejo por rifuĝintoj estas provizora setlejokampadejo konstruita por akcepti rifuĝintojn. En ununura kampadejo povas loĝi eĉ ĝis centoj da miloj da personoj. Normale ili estas konstruitaj kaj administrataj de registaro, de la Unuiĝintaj Nacioj aŭ de internaciaj organizoj kiaj la Ruĝa KrucoNRGoj.

Kampadejoj por rifuĝintoj el Ruando ĉe kio estas nun la oriento de la Demokratia Respubliko Kongo post la Genocido de Ruando.
Kampadejo en Gvineo por rifuĝintoj el Sieraleono.

La kampadejoj por rifuĝintoj estas ĝenerale improvizite starigitaj kaj dezajnitaj por plenumi bazajn homajn necesojn por nur mallonga periodo de tempo. Kelkaj kampadejoj por rifuĝintoj estas malpuraj kaj senhigienaj. Se la rifuĝintoj ne povas reveni hejmen (ofte pro enlanda milito) povas okazi kontraŭhomara krizo.

Kelkaj kampadejoj por rifuĝintoj iĝis konstantaj setlejoj, kiaj por palestinoj aŭ en Okcidenta Saharo, kaj ekzistis dum jardekoj kaj havis gravajn konsekvencojn por la homaj rajtoj.

Rifuĝejoj redakti