Robert Mercer (negociisto)

Robert Leroy Mercer (naskiĝis la 11-an de julio 1946), ankaŭ konata kiel Bob Mercer, estas usona komputila sciencisto, frua evoluiganto de artefarita intelekto kaj kuna ĉefa afergvidisto de Renaissance Technologies, sukcesa heĝfonduso.

Robert Mercer
Persona informo
Naskonomo Robert Leroy Mercer
Naskiĝo 11-an de julio 1946 (1946-07-11) (77-jaraĝa)
en Santa Clara
Loĝloko Head of the Harbor vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Nov-MeksikoUniversitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign • Sandia High School vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Edz(in)o Diana Lynne Mercer vd
Infanoj Rebekah A. Mercer • Heather Sue Mercer • Jennifer Mercer vd
Profesio
Okupo komputosciencisto • bankisto • entreprenisto • heĝfondusa administristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mercer estas grava financisto de organizoj kaj kaŭzoj, kiuj subtenas dekstran politikan agendon, kiel Breitbart News, la kampanjo el 2016 de Donald Trump por prezidanto de Usono kaj la kampanjo por Briteliro el la Eŭropa Unio. Li estas la ĉefa financisto de la super-PAK Make America Number 1.

Politikaj agado kaj vidpunktoj redakti

En 2015, The Washington Post nomis Mercer unu el la dek plej influaj miliarduloj al la politiko. Ekde 2006, Mercer donacis proksimume 34,9 milionoj da usonaj dolaroj al usonaj federaciaj kampanjoj kaj ankaŭ donacis siajn servojn al almenaŭ unu eksterlanda kampanjo.

Briteliro redakti

Mercer estis aktivulo en la kampanjo por elirigi Brition el la Eŭropa Unio, ankaŭ konata kiel la Briteliro. Andy Wigmore, komunika direktoro por Leave.EU, diris, ke Mercer donacis la servojn de sia datumanalitika firmao Cambridge Analytica al Nigel Farage, la gvidanto de la Partio por la Sendependeco de la Unuiĝinta Reĝlando. La firmao kapablis konsili Leave.EU per sia kapablo rikolti datumojn el oniaj Facebook-profiloj por celi ĉiun per individuaj persvadaj mesaĝoj al voĉdono por Briteliro. Tamen, Leave.EU ne informis la balotan komisionon de la Unuiĝinta Reĝlando pri la donaco. Iu leĝo postulas, ke ĉiuj donacoj, kiuj valoras pli ol £7 500, devas esti raportita, sed la konsilo donita ne havas precize fiksitan valoron.

2016 Usona baloto redakti

Mercer estis grava subtenanto de la kampanjo de Donald Trump por prezidanto de Usono. Mercer kaj lia filino rolis en la altigo de Stephen Bannon kaj Kellyanne Conway al altrangaj roloj en la kampanjo de Trump. Rebekah laboris kun Conway pri la super-PAK por Ted Cruz Keep the Promise en la Respublikana unuafaza baloto de 2016. Mercer ankaŭ financis pluan super-PAKon, Make America Number One, kiu subtenis la kampanjon de Trump. Nick Patterson, eksa kolego de Mercer, diris, "Miaopinie, Trump ne estus Prezidanto sen Bob."