Ron-Robert Zieler estas germana futbalisto en la pozicio de golisto. Li naskiĝis la  12-an de februaro 1989(nun 1989-02-12) en Kolonjo, do nun estas 35-jara. Laŭ stato de julio 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Hannover 96 - antaŭe li de 2008 ĝis 2010 profesie aktivis en la teamo de la britia klubo Manchester United, en kies junulaj teamoj li jam membris ekde la jaro 2005. Krome Ron-Robert Zieler ekde la jaro 2011 estas membro de la germana nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la nacia teamo de sub-16-, sub-17, sub-18-, sub-19 kaj sub-20-jaruloj.

Ron-Robert Zieler
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1989 (1989-02-12) (35-jaraĝa)
en Kolonjo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Matĉe en la ĉampionado de 2012 li rekoneblis per la ĉemiza numero "12". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero.