Rosa ALBACH-RETTY (naskiĝis la 26-an de decembro 1874 en Hanau (Germanio) — mortis la 26-an de aŭgusto 1980 en Baden (Malsupra Aŭstrio) — estis aktorino kaj patrino de Wolf Albach-Retty. Dum 1895-1903 ŝi apartenis al la ensemblo de la Germana Popolteatro (germane Dt. Volkstheater) en Vieno, kaj al tiu de la Kortega Teatro (germane Burgtheater) poste ĝis 1958, precipe en la rolulkomika fako. Estas rimarkindaj ŝia engaĝiĝo en la filmarto kiel ankaŭ la distingo de la Josef-Kainz-Medalo ricevita en 1958.

Rosa Albach-Retty
Persona informo
Naskonomo Rosa Retty
Naskiĝo 26-an de decembro 1874 (1874-12-26)
en Hanau
Morto 26-an de aŭgusto 1980 (1980-08-26) (105-jaraĝa)
en Baden
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Edz(in)o Karl Albach
Infano Wolf Albach-Retty
Parencoj Romy Schneider
Sarah Biasini
Magda Schneider
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • aktoro
vdr