Rutena grek-katolika eklezio

Rutena grek-katolika eklezio estas unu el la orientaj katolikaj eklezioj. Ĝi uzas bizancan riton.

Rutena grek-katolika eklezio
grek-katolika eklezio • proprajura katolika eklezio
Geografia situo 48° 37′ 24″ N, 22° 18′ 8″ O (mapo)48.623195122.30215Koordinatoj: 48° 37′ 24″ N, 22° 18′ 8″ O (mapo)
Sidejo St. John the Baptist Byzantine Catholic Cathedral
Rutena grek-katolika eklezio (Ukrainio)
Rutena grek-katolika eklezio (Ukrainio)
DEC
Rutena grek-katolika eklezio
Rutena grek-katolika eklezio
Map
Rutena grek-katolika eklezio
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

Plimulto de la teritorio de la nunaj rutenoj estis longe sub la reĝo de Hungarujo. La deveno de la nuntempa rutena grek-katolika eklezio estas en la unio de Uĵhorodo de 1646, kiam la rutenoj unuiĝis kun Romo. La baza teritorio de la eklezio estas en la Transkarpata provinco en Ukrainio. En Ukrainio la eklezio havas Mukaĉevan eparĥion. Ĝia espiskopo havas sidejon en Uĵhorodo.

Dum 19a kaj 20a jarcentoj multaj homoj el rutenaj teritorioj elmigris en Usonon. Tie multaj el ili fariĝis ortodoksaj ĉar ili renkontis problemojn dum kontaktoj kun latina hierarĥio[mankas fonto]. En 1982 en Usono estis 690 000 rutenoj, kaj triono el ili estis rutenaj grek-katolikoj.[1] La eklezio tie nun havas 4 episkopujojn.

La rutena grek-katolika eklezio ne havas unu komunan sinodon. Ĝi nun konsistas el tri sendependaj partoj en Ukrainio, Usono kaj Ĉeĥio.

Referencoj redakti

  1. Farrugia, Edward G., p. 780

Fontoj redakti

  • Farrugia, Edward G.: Encyklopedický slovník křesťanského Východu. Olomouc: nakladatelství Centra Aletti Refugium Velehrad-Roma s.r.o., 2010. 1040 p. ISBN 978-80-7412-019-0

Eksteraj ligiloj redakti