Sándor Aranyosrákosi Székely

ARANYOSRÁKOSI SZÉKELY Sándor [aranjoŝra:koŝi se:kej] estis hungara verkisto, unitariisma episkopo naskita la 13-an de septembro 1797 kaj mortinta en Marosszentkirály la 27-an de januaro 1854.

Sándor Aranyosrákosi Székely
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1797 (1797-09-13)
en Călușeri
Morto 27-an de januaro 1854 (1854-01-27) (56-jaraĝa)
en Sâncraiu de Mureș
Tombo Tombejo Házsongárd vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo unitariisma pastro • poeto • historiisto vd
Hungara palatino
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En la jaro 1814 Aranyosrákosi Székely komencis pristudi teologion kaj juron en Kolozsvár. En 1816 li iĝis kunlaboranto de revuo Erdélyi Magyar Museum. Ekde 1820 li studis teologion en Vieno. Post du jaroj en 1822 li estis pastro kaj instruisto en Torda kaj en 1832 translokiĝis al unitariisma kolegio de Kolozsvár, kie li en 1836 fariĝis direktoro de la kolegio. Ekde 1838 li estis eklezidistrikta ĉefnotario kaj poste en 1843 vicepiskopo, ekde 1845 episkopo.

Verkoj redakti

  • Unitárius énekeskönyv (Kolozsvár, 1837);
  • Az unitária vallás történetei Erdélyben (Kolozsvár, 1839);
  • Erdélyország történetei (Kolozsvár, 1845);
  • A székelyek Erdélyben (Régi magy. Kvtár I. Bp., 1897).

Literaturo redakti

  • Jakab Elek: A. Sz. S. (Figyelő, 1882). Kiss Ernő: A Zalán futása és A székelyek Erdélyben (Egyet. Phil. Közl. 1900).

Fonto redakti