SC Freiburg

sporta kaj aparte futbala klubo en Germanio

Sport-Club Freiburg, mallonge SC Freiburg, estas germana sporta kaj aparte futbala klubo en la urbo Freiburg im Breisgau de la federacia lando Baden-Virtembergo. Ĝi fondiĝis en 1904. Klubaj koloroj estas ruĝo kaj blanko. La klubo aparte konatas pro sia unua vira teamo de futbalo, kiu konkuras en la unua germania ligo de futbalo (Bundesliga). Tamen ĝi havas teamojn de viroj kaj de virinoj, de plenaĝuloj kaj de junuloj en diversaj aĝgrupoj ankaŭ en pluraj aliaj sportaj disciplinoj. Maskoto de la klubo estas vulpeto, laŭ loka alemana dialekto nomata ˙s Füchsle.

SC Freiburg
futbala klubo • futbalteamo
Kluba nomo  Sport-Club Freiburg e. V.
Fondita  30-a de majo 1904
Stadiono  Mage Solar Stadion (antaŭa nomo Dreisamstadion)
Kapacito  24 000
Prezidanto  Fritz Keller
Trejnisto  Christian Streich
Ligo  unua germana ligo de futbalo (Erste Bundesliga)
2021/22  6-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr