Sami Herzog

germana (iam infana) aktoro
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Sami Herzog [zami hercok] (naskiĝis la  25-an de februaro 2000(nun 2000-02-25) en Munkeno, do nun 24-jara) estas germana infana aktoro. Li unuafoje aktoris en la porinfana kineja filmo Hexe Lilli - Der Drache und das Magische Buch, filmita en somero 2007 kaj kineje publikigita post intensa animaciigo nur du jarojn poste, en 2009. En la filmo li havis la rolon de Leon, la eta frato de la ĉefrolo Lilli. Laŭdire la filmprodukta firmao trovis la sep-jarulon por tiu rolo en la paŭzejo de sia elementa lernejo. En la daŭrigo de la filma sukceso, filmo nomata Hexe Lilli - Die Reise nach Mandolan, lian rolon transprenis la unu jaron pli juna kolego Miguel Wansing Lorrio. Aldoniĝis pluraj voĉaj projektoj lige al la kineja filmo, komence de la jaro 2012 ankoraŭ epizodo de la krimfilma televida serio "SOKO Stuttgart", kaj en 2014 - kiel 14-jarulo - partopreno en la krimfilma televida serio Kommissarin Lucas. Tiu serio de 2014 laŭ la stato de 2023 estas la lasta fojo kiam li publike aktoris - sekve eblas daŭre karakterizi lin kiel "infana aktoro", kvankam li intertempe estas 24-jara.

Sami Herzog
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de februaro 2000(nun 2000-02-25), do nun 24-jara
en Munkeno
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 2007 - 2014
vdr

Eksteraj ligiloj redakti