La ŝengena zonoSchengen-spaco estas la areo kiu konsistas el 26 eŭropaj landoj kiuj forigis siajn landlimajn kontrolejojn en la komunaj landlimoj, ankaŭ konataj kiel internaj landlimoj. La spaco kreiĝis en 1985 pere de la Traktato de Schengen kaj ekfunkciis en 1995 por forigi la komunajn landlimojn inter la anoj kaj establi komunajn kontrolejojn en la ekstera parto de tiuj landoj. En la praktiko, la ŝengena zono funkcias kiel nur unu lando, kun komuna politiko pri viz-donado.

Mapo de la Schengen-spaco
  •  Landoj de la Schengen-spaco
  •  Landoj kun malfermitaj landlimoj
  •  Ŝtatoj membroj de EU devigataj aliĝi al la Schengen-spaco
  • La flavaj linioj montras la portempajn internajn kontrolojn

    Oni ne konfuzu la Schengen-spacon kun la Eŭropa Unio, ĉar ekzistas membroŝtatoj de la Unio kiuj ne estas parto de la spaco, dum aliaj landoj estas integritaj en la ŝengena zono kaj ne apartenas al la Unio. Dudek du el la dudek sep membroŝtatoj de la Eŭropa Unio partoprenas en la Schengen-spaco. El la kvin membroŝtatoj de la EU kiuj ne estas parto de la spaco, kvar —Bulgario, Kroatio, Kipro kaj Rumanio— havas la leĝan devon kaj deziras aliĝi al la zono, dum la alia —Irlando— preferas resti for. La kvar membroŝtatoj de la Eŭropa Liber-Komerca AsocioIslando, Liĥtenŝtejno, Norvegio kaj Svislando— subskribis la Traktaton de Schengen aliĝante al ĝia spaco, kvankam ili ne apartenas al la Eŭropa Unio. Cetere, tri eŭropaj etŝtatoj —Monako, San-Marino kaj Vatikano— apartenas de facto al la ŝengena zono.