Sisseln

komunumo de Svislando

Sisseln estas komunumo en la distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1315 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Sisseln
Blazono de Sisseln
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Laufenburg
Koordinatoj  47° 33′ 16″ N 7° 59′ 25″ O / 47.55444 °N, 7.99028 °O / 47.55444; 7.99028 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 16″ N 7° 59′ 25″ O / 47.55444 °N, 7.99028 °O / 47.55444; 7.99028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1315
Areo 2,52 km²
Alteco 295 m super marnivelo
Poŝtkodo 4334
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Sisseln
vdr

Geografio redakti

La komunumo Sisseln situas ĉe la norda bordo de Rejno, oriente ĉe la alfluo de la rivereto Sissle, de kiu la komunumo ricevis sian nomon.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,52 km², de kiuj 0,50 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,89 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 306 m s.m. en la arobaro sude de la vilaĝocentro, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 290 m s.m. borde de Rejno ĉe la limo al Stein.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Sisseln limas en nordo al la germanaj komunumoj Bad Säckingen kaj Murg, en oriento al Kaisten, en sudo al Eiken, en sudokcidento al Münchwilen, kaj en okcidento al Stein.

Trafiko redakti

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Laufenburg al la stacidomo Stein-Säckingen.

Tra la komunumo pasas la grava kantona ĉefvojo A7 de Bazelo al Vinterturo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 situas prosimume 1 kilometron sude de la vilaĝo en Eiken.

Historio redakti

Sisseln estas unu el la plej novaj vilaĝoj de la tuta kantono. Supozeble ĝi estiĝis en la dua duono de la 18-a jarcento, kiam loĝantoj de la antaŭaustria komunumo Eiken fondis en Sisseln eksteran setlejon. Kiel parto de la Frick-Valo, la loko tiam apartenis al la Habsburgoj.

En la jaro 1797 la francoj okupis la regionon. Ek de tiam la Frick-Valo formis francan protektoraĵon, kiu en la jaro 1802 estis integrita kiel Kantono Frick-Valo al la Helveta Respubliko kaj en la jaro 1803 fariĝis parto de Kantono Argovio. En la jaro 1806 Sisseln distiĝis de Eiken kaj fariĝis propra komunumo de la argovia distrikto Laufenburg.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti